Nuklea poro
Aspekto
Nuklea poro estas granda proteina komplekso kiu transiras la nuklean tegaĵon do la membranon ĉirkaŭanta la eŭkariotan ĉelan nukleon. [1] Estas ĉirkaŭ 3 000 nuklea-poraj kompleksoj sur la nuklea tegaĵo de animala ĉelo. Ili permesas la transportadon de akvo-solveblaj molekuloj trans la nuklea tegaĵo. Kvankam pli malgrandaj molekuloj simple difuzas tra la poroj, pli grandaj molekuloj povas esti rekonitaj per specifaj signalaj sinsekvoj kaj aktive transportitaj en aŭ ekster la nukleon (aktiva transportado). Ĉiu el la ok proteinajn subelementoj ĉirkaŭantaj la efektivan poron (la eksteran ringon) elstarigas spokforman proteinon en la poran kanalon. La centro de la poro ofte enhavas ŝtopilan proteinon de ne jam konata strukturo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (September 2009) “Characterisation of the passive permeability barrier of nuclear pore complexes”, The EMBO Journal 28 (17), p. 2541–2553. doi:10.1038/emboj.2009.200.