Nulo-suma problemo
En nombroteorio, nulo-suma problemo estas la problemo trovi la plej malgrandan entjeron k tian ke ĉiu vico de eroj de G kun longo k enhavas n erojn kies sumo estas la neŭtra elemento (0), kie G estas finia komuta grupo kaj n estas donita entjero.
En 1961 Paŭlo Erdős, A. Ginzburg kaj A. Ziv pruvis la ĝeneralan rezulton por (la entjeroj mod n):
- k = 2n-1.
En ĉi tiu okazo, la n egalas al amplekso de G, kvankam ĝenerale ĉi tio ne nepras.
Eksplicite ĉi tio signifas ke ĉiu multaro de 2n-1 entjeroj havas subaron de amplekso n, la sumo de kies eroj estas oblo de n (kaj do estas 0 module n). Ĉi tiu rezulto estas ĝenerale sciata kiel la EGZ teoremo laŭ ĝiaj esploristo.
Pli ĝeneralaj rezultoj ol ĉi tiu teoremo ekzistas - teoremo de Olson, konjekto de Kemnitz (pruvita de Christian Reiher en 2003), kaj la pezita EGZ teoremo (pruvita per D. J. Grynkiewicz en 2005).
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- EGZ teoremo Arkivigite je 2012-08-05 per la retarkivo Wayback Machine je PlanetMath
- Pri nulo-sumaj problemoj Arkivigite je 2008-09-05 per la retarkivo Wayback Machine de Zhi-Wei Sun
- Kovrantaj sistemoj kaj iliaj ligoj al nulaj sumoj Arkivigite je 2007-09-29 per la retarkivo Wayback Machine de Zhi-Wei Sun
- Kovrantaj sistemoj, limigita sumaj aroj, nulo-sumaj problemoj kaj ilia samspecigo Arkivigite je 2013-02-03 per la retarkivo Wayback Machine de Zhi-Wei Sun