Nurago
Nuragoj - itale nuraghe kaj sarde en la norda dialekto "logudoresu" nuraghes respektive en la suda dialekto "campidanesu" nuraxis - estas prahistoriaj kaj fruhistoriaj turokonstruaĵoj de la Bonnanaro-kulturo (ĉ. 1800–1500 a.K.) sur la mediteranea insulo Sardio. Nuragoj estas ankaŭ la nomo de la sekva, ligita kulturo (ĉ. 1600–238 a.K.), la Nurago-kulturo.
Oni kalkulas je ĉirkaŭ 6500 turoj. Lilliu registris en 1962 ankoraŭ ĉirkaŭ 7000 nuragojn, kio estas ĉirkaŭ 0,27/pro km². Ili plej oftas okcidente kaj centre de Sardinio.
La nuragoj staras plej ofte unuope, sed kelkfoje formas vilaĝosimilan strukturon.
La plej granda nurago (granda nurago aŭ nurago-komplekso) estas Su Nuraxi - ĝi estas monda kulturheredaĵo kaj situas ĉe Barumini en la provinco Mez-Kampidano.
La nuragoj aperas simbole en la sarda literaturo.
Vizitindaj nuragoj
[redakti | redakti fonton]Unuopaj turoj kaj kompleksoj:
- Albucciu, proto-nurago apud la urbeto Arzachena en nordorienta Sardio
- Arrubiu, plej granda komplekso apud la komunumo Orroli en la administra unuo metropola urbo Kaljaro
- Asoru apud la komunumo Muravera en la administra unuo metropola urbo Kaljaro
- Burghidu apud la komunumo Ozieri
- Friarosu apud la komunumo Mogorella en la provinco Oristano
- Fronte Mola, proto-nurago apud la komunumo Thiesi en la administra unuo metropola urbo Sassari
- Genna Maria apud la komunumo Villanovaforru en Mez-Kampidano
- Is Paras apud la urbo Isili en la administra unuo metropola urbo Kaljaro
- Izzana en la "luna valo" apud la komunumo Aggius en nordorienta Sardio
- Orolo apud la komunumo Bortigali en la provinco Nuoro
- Nuraghe Losa, komplekso apud la komunumo Abbasanta en la provinco Oristano
- Palmavera, komplekso apud la komunumo Alghero (L’Alguer / S’Alighera) en la administra unuo metropola urbo Sassari
- Santu Antine, komplekso en la Valle dei Nuraghi ("valo de nuragoj") apud la komunumo Torralba en la administra unuo metropola urbo Sassari
- Su Nuraxi, komplekso (vidu supre)
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- bruch (skota prahistoria turo)
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Paolo Melis: Nuraghenkultur. 2003, ISBN 88-7138-276-5
- Jürgen E. Walkowitz: Das Megalithsyndrom. Volumo 36 en Beiträge zur Ur- und Frühgeschichte Mitteleuropas, 2003. ISBN 3-930036-70-3
- G. Lilliu: I Nuraghi. Torri preistoriche di Sardegna. 1962, (Mit etwas Vorsicht zu genießen, da mittlerweile neuere Forschungsergebnisse einigen Annahmen Lillius widersprechen)
- G. Lilliu – R. Zucca: Su Nuraxi di Barumini. Sassari 1988
- David Trump: Nuraghe Noeddos and the Bonu Ighinu Valley. Excavation and Survey in Sardinia. Oksfordo 1990, ISBN 0-946897-20-4