Nusi Somogyi
Nusi Somogyi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Somogyi Anna Irén |
Naskiĝo | la 3-an de marto 1896 en ![]() |
Morto | la 8-an de oktobro 1963 en ![]() |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 610-273 ![]() |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Okupo | |
Okupo | aktoro ![]() |
Nusi Somogyi [nuŝi ŝomodji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Somogyi Nusi estis hungara aktoro, operetkantisto, subreto, primadono. Ŝia nobela antaŭnomo estis hollósi [holoŝi], ŝia plena nomo (laŭ hungarlingve kutima nomordo) estis Somogyi Anna Irén.
Nusi Somogyi [1] naskiĝis la 3-an de marto 1884 (laŭ aliaj informoj la naskiĝjaro 1896 estas erara) en Budapeŝto, ŝi mortis la 8-an de oktobro 1963 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Nusi Somogyi lernis komence en kalvinana, poste en aktora lernejo. Ŝi debutis kiel aktoro en Kecskemét en 1907, poste ŝi estis dancisto en kabaredo de Sándor Rott jam en Budapeŝto. En 1910 ŝi aliĝis al trupo de Jenő Krémer en Szeged. Ŝi iĝis sukcesa operetkantisto kaj subreto en la ĉefurbo en trupo de László Beöthy. En la sekvaj jaroj ŝi apartenis ekzemple al Népopera (1916, 1926), Operetoteatro (Budapeŝto) (1931, 1946, 1954), Teatro Magyar (1935), Teatro Madách (1941). Ŝi pensiuliĝis en 1960. Ŝi edziniĝis en 1929, poste ŝi eksedziniĝis.
Elektitaj teatraj roloj
[redakti | redakti fonton]- Ferenc Lehár: Kék mazúr - Gretl
- Béla Zerkovitz: Csókos asszony Rica Maca
- Jenő Huszka:
- Lili bárónő - Ágota
- Aranyvirág - Diana
- Mihály Eisemann: Bástyasétány 77 - Elvira
Elektitaj filmaj roloj (nur figuranto)
[redakti | redakti fonton]- Harrison és Barrison (1917)
- Az ördög mátkája (1926)
- Lila akác (1934) - Mili, florvendistino
- Külvárosi őrszoba (1942) - drinkejistino
- Zöld, sárga, piros (1948)
- Budapeŝta printempo (filmo) (1955)
- Dolarpaĉjo (1956)
- Ombrelo de Sankta Petro (filmo de 1958) (1958)
- Ambaŭ vivoj de onklino Mici (1962)