Oŝo (urbo)
Oŝo | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo limurbo unua-nivela administra teritoria unuo urbego vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 723500 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 353 080 (2022) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 935 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 40° 32′ N, 72° 47′ O (mapo)40.53333333333372.783333333333Koordinatoj: 40° 32′ N, 72° 47′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 963 m [+] | ||||
Areo | 182,5 km² (18 250 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+06:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Osh [+] | |||||
| |||||
Oŝo – kirgize kaj ruse en cirila alfabeto Ош, en tjurkaj lingvoj Oş – estas la dua plej granda urbo en Kirgizio, en la sudo de la ŝtato. Ĝi estas la administra, ekonomia kaj kultura centro de la samnoma provinco Oŝ, sed mem situas ekster la provinca teritorio kaj mem estas provinconivela administra unuo (samkiel la ŝtata ĉefurbo Biŝkeko). La urbo, kiu en Kirgizio ofte nomatas "ĉefurbo de la sudo", aĝas almenaŭ 3000 jarojn, kaj ekde la jaro 1939 estas la administra centro de la provinco. Ĝi havas etne miksitan loĝantaron de proksimume 281 900 homoj[1] el precipe kirgizoj, uzbekoj, taĝikoj kaj aliaj pli malgrandaj etnaj grupoj. Historie Oŝo estas itinero de la Silka Vojo.
La urbo estas vivoplena, kaj havas la plej larĝan kaj plej laŭdire plej plenŝtopitan subĉielan merkaton de tuta Centra Azio. La urba industria fundamento, kreita dum la sovetunia epoko, plejparte kolapsis post la disfalo de Sovetunio kaj nur iom post iom revivas. La proksimeco de la limo al Uzbekio, kiu distranĉas historie ligitajn teritoriojn kaj loĝlokojn, prenas de la urbo grandan parton de la tradicia malurba ĉirkaŭaĵo kaj prezentas signifan obstaklon al la urba komerco kaj ekonomia evoluo. Ĉiutagaj flugoj ligas la urbon kaj lige al tio la tutan sudon de Kirgizio kun la flughaveno de Biŝkeko kaj do la nordo de la ŝtato. Aldone la modernigo de la longa kaj antaŭe pene superebla montara ŝoseo de Oŝo al Biŝkeko fine de la 2000-aj jaroj plibonigis la trafikajn konektojn.
La urbo havas plurajn monumentojn, inkluzive de statuo de la "reĝino de suda Kirgizio", Kurmanĝan Datka, kaj unue el la malmultaj restintaj statuoj de Lenino. Rusie ortodoksa eklezio, remalfermita post la disfalo de Sovetunio, la plej granda moskeo de Kirgizio (situanta rekte ĉe la granda bazaro, kaj la 16-jarcente konstruita moskeo Rabat Abdul Ĥan povas esti trovataj en la urbo. La ununura monda natura heredaĵo de Unesko en Kirgizio, la monto Sulajman, ebligas elstaran panoraman vidaĵon de la urbo kaj sia ĉirkaŭaĵo. Monta kavo estas loko de muzeo, kiu prezentas kolekton de arkeologiaj, geologiaj kaj historiaj trovaĵoj de la regiono, kaj donas informojn pri la loka flaŭro kaj faŭno.
Gefiloj
[redakti | redakti fonton]- Ĝamala, ukrainia kantistino
Partneraj urboj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 2017-жылдагы Кыргыз Республикасынын облустарынын, райондорунун, шаарларынын, шаар тибиндеги кыштактарынын калкынын саны, Численность населения Кыргызской Республики на 1 января 2017 года
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- oficiala urba retejo (ruse) Arkivigite je 2016-12-15 per la retarkivo Wayback Machine
- informo pri la urbo en la retejo de la medicina instituto de la urba ŝtata universitato (angle) Arkivigite je 2009-02-07 per la retarkivo Wayback Machine