Saltu al enhavo

O ano da morte de Ricardo Reis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
O Ano da Morte de Ricardo Reis
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro José Saramago
Lingvoj
Lingvo portugala lingvo
Eldonado
Eldondato 1984
Eldonejo Caminho
Ĝenro magirealisma fikcio
Loko de rakonto Portugalio
vdr

O ano da morte de Ricardo Reis (La jaro de la morto de Ricardo Reis) estas romano eldonita en 1984 de la portugala verkisto José Saramago, Nobel-premiito pri Literaturo en la jaro 1998. Ĝi estas unu el liaj plej konataj libroj kune kun A Jangada de Pedra kaj Memorial do Convento. Temas pri historia romano pri la Lisbono de la 1930-aj jaroj, kiu pluigas la vivon de Ricardo Reis, nome unu el la heteronimoj de Fernando Pessoa, post la morto de tiu ne finigis la biografion de tiu heteronimo.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La rolulo, kiu havigas titolon al la verko, revenas al Lisbono la 29an de Decembro 1935, post 16-jara foresto, kaj instaliĝas observante kaj atestante la fluon de tragedia jaro, tra kio la leganto sentas la malhelan klimaton en kiu faŝismo trovas lokon en la socio, dum oni antaŭvidas nigran estontecon en la historio de Portugalio, Hispanio kaj cetero de Eŭropo. Reis revenas fakte ekkonante la morton de Pessoa. Li abandonas la medicinon kaj instaliĝas en hotelo, legas la ĵurnalojn kaj promenas surstrate.

Reis legas pri la okazaĵoj kiuj rezultas en la Hispana Enlanda Milito kaj observas la alvenon de hispanaj fuĝintoj el la milito en Lisbono. Sed Reis ne montras bedauron pro la konflikto kaj eĉ sajnas ne kompreni la signifon de la lukto. Reis ekamaferas kun hotela servistino, sed ankaŭ prie li ne montras siajn emociojn.

Krom la ĉefrolulo, monarkiisma kuracisto, estas aliaj roluloj kiel la mortinta Fernando Pessoa kiel fantomo, Lídia, purigistino de la hotelo kaj interesata pri la socipolitikaj aferoj, kaj Marcenda, kripligita hotelgastino.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Referencoj[redakti | redakti fonton]