Oazo Siva
Oazo Siva | |||
---|---|---|---|
geografia regiono | |||
oazo, depresio [+] | |||
Lando | Egiptio | ||
Supermara alteco | 19 m sub la marnivelo [+] | ||
- koordinatoj | 29° 12′ 19″ N, 25° 31′ 10″ O (mapo)29.20527777777825.519444444444Koordinatoj: 29° 12′ 19″ N, 25° 31′ 10″ O (mapo) | ||
Akvokolektejo | 80 km² (8 000 ha) [+] | ||
Areo | 80 km² (8 000 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 25 031 [+] (1-a de julio 2021) | ||
Denseco | 312,89 loĝ./km² [+] [+] | ||
Horzono | Norma Horzono de Egiptio [+] | ||
Oazo Siva | |||
Vikimedia Komunejo: Siwa [+] | |||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
Oazo Siva (arabe واحات سيوة) situas en la okcidenta oaza grupo de Egiptio, en la Libia dezerto kaj etendiĝas inter Kattara-depresio norde kaj la Egipta Sablomaro sude. Ĝi havas longon de 80 km kaj larĝon de 2–20 km kaj situas averaĝe ĉirkaŭ 18 m sub la marnivelo kiel depresio. Siva estas hejmo por ĉirkaŭ 23.000 loĝantoj, la plimulto apartenas al la berberoj, kiuj parolas lokan version de la berbera lingvaro. La oazaro tiel estas la sola berbera lingvoinsulo de Egiptio.
Krom la ĉefloko Siva, ekzistas tie kelkaj vilaĝoj (Aghurmi, Abu Ŝuruf, Ĥamisa, Bilad ar-Rum kaj Bahi ad-Din) kaj militista bazo. La plantejoj kaj la fruktoĝardenoj de la oazo entenas ĉirkaŭ 300.000 daktilpalmojn kaj ĉirkaŭ 70.000 olivarbojn. Por la loka konsumo, oni kultivas ankaŭ legomojn kaj fruktojn. Lokanoj parolas apartan berberan lingvon, nome la sivian.