Oberhelfenschwil
Oberhelfenschwil | |
---|---|
![]() | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Sankt-Galo |
Distrikto | Elektodistrikto Togenburgo |
Koordinatoj | 47° 21′ 0″ N 9° 6′ 0″ O / 47.35000 °N, 9.10000 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 21′ 0″ N 9° 6′ 0″ O / 47.35000 °N, 9.10000 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 1338 |
Areo | 12,68 km² |
Alteco | 805 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 9621 |
Komunumkodo | 3375 |
![]() | |
Pri la komunumo
[redakti | redakti fonton]Oberhelfenschwil estas komunumo en la elektodistrikto Togenburgo, Kantono Sankt-Galo, Svislando. Ĝi havis 1338 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Oberhelfenschwil situas sur monteto inter la riveroj Turo kaj Necker. Al Oberhelfenschwil apartenas krom la vilaĝo Oberhelfenschwil mem la vilaĝoj kaj setlejoj Wasserfluh, Schwanden, Wigetshof, Necker kaj Rennen.
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La najbaraj komunumoj de Oberhelfenschweil estas Ganterschwil, Bütschwil, Mogelsberg, Lichtensteig, Brunnadern kaj Wattwil.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Oberhelfenschwil situas ĉe la poŝtaŭtobuslinio de Brunnadern al Lichtensteig. La veturado al la stacidomo de Brunnadern daŭras 9 minutojn.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Vidindaj en Oberhelfenschwil estas la ruino Rüdberg, kaj la ruino Novtogenburgo, kiu estis konstruita en la 13-a jarcento kiel anstataŭo de la malnova praburgo de la Grafoj de Togenburgo kaj la mezepokaj freskoj en la preĝejo Sanktaj Maria, Dionizo kaj Jakobo, kiu estis unuan fojon menciita en la jaro 1336.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua dokumenta mencio de Oberhelfenschwil datiĝas el la jaro 882 Helfoltiswilare.[1]
En mezepoko Oberhelfenschwil estis posedaĵo de la Grafoj de Togenburgo kaj en la jaro 1468 transiris al la Princabatejo Sankt-Galo.
En 1874 la municipoj kaj setlejoj Hof, Loretto kaj Blatten estis transigitaj de la komunumo Oberhelfenschwil al Lichtensteig. En la jaro 1952 la komunumoj Mogelsberg kaj Oberhelfenschwil interŝanĝis terenojn. Dum Oberhelfenschwil ricevis de Mogelsberg la setlejojn Rennen kaj la bienojn Adelbach, Berg kaj Schlatt (kun entute 46 loĝantoj), Mogelsberg ricevis Hiltisaŭ, la iaman eksklavon de Oberhelfenschwil kun 38 loĝantoj.
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo de la komunumo Oberhelfenschwil Arkivigite je 2011-07-07 per la retarkivo Wayback Machine
- Oberhelfenschwil en la Historia Leksikono de Svislando (germane, france, itale)
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Preĝejo
-
Mezepokaj freskoj en la preĝejo
-
Plafonfreskoj kaj vitropentraĵoj en la absido de la preĝejo
-
Vilaĝa strato
-
Ruino Rüdberg