Oberursel
Aspekto
(Alidirektita el Oberursel (Taunus))
Oberursel | |||||
---|---|---|---|---|---|
urba komunumo de Germanio vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Lando | Germanio | ||||
Federacia lando | Hesio | ||||
Distrikto | distrikto Hochtaunus | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 61440 | ||||
Aŭtokodo | HG | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 47 241 (2023) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 042 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 50° 12′ N, 8° 35′ O (mapo)50.2027777777788.5769444444444Koordinatoj: 50° 12′ N, 8° 35′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 197 m [+] | ||||
Areo | 45,34 km² (4 534 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Oberursel (Taunus) [+] | |||||
Oberursel estas germana urbo en la sudo de la federacia lando Hesio. Ĝi estas la dua plej granda urbo de la distrikto Hochtaunus, nord-okcidente de la urbo Frankfurto ĉe Majno, kaj apartenas al la administra distriktaro Darmstadt.
Krom multaj konstruaĵoj el la mezepoko kaj postaj tempoj (la urbo skribe unuafoje menciiĝis en la jaro 791, havas do longan historion), vizitindas interalie la muzea romia fortikaĵo Saalburg malmultajn kilometrojn norde de la urbo, en la montaj arbaroj de la mezmontaro Taunus, kiu ĉirkaŭas la urbon.
Urbopartoj en Oberursel
[redakti | redakti fonton]- Bommersheim
- Oberstedten
- Stierstadt
- Weißkirchen
Esperanto en Oberursel
[redakti | redakti fonton]En 1914 en Oberursel, „Fluganta Skribilo“ organizis sian unuan internacian konkurson de Esperanta Stenografio.
Urbopartnerecoj
[redakti | redakti fonton]Oberursel havas ĝemelecojn kun jenaj urboj:
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- paĝoj de la urbo, germanlingvaj
- paĝoj pri la Esperanto-Rondo de Frankfurto kaj la Regiono Rhein-Main Arkivigite je 2006-06-17 per la retarkivo Wayback Machine
|