Observatorio Panská Ves
Observatorio Panská Ves | |
ĉeĥe: Observatoř Panská Ves | |
observatorio | |
Observatorio Panská Ves
| |
Oficiala nomo: Observatoř Panská Ves | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Liberec |
Distrikto | Distrikto Česká Lípa |
Municipo | Panská Ves |
Historia regiono | Bohemio |
Montaro | Doksa montetaro |
Situo | Observatorio Panská Ves |
- alteco | 315 m s. m. |
- koordinatoj | 50° 31′ 38″ N 14° 34′ 03″ O / 50.52722 °N, 14.56750 °O (mapo) |
Konstruado | 1962 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Panská Ves observatory | |
Portalo pri Ĉeĥio |
Observatorio Panská Ves estas dekroĉita laborejo de Instituto de fiziko de atmosfero de Akademio de Sciencoj de Ĉeĥio konstruita en la jaro 1962 proksime de urbo Dubá en distrikto Česká Lípa en Regiono Liberec en Ĉeĥio.
Situo
[redakti | redakti fonton]La observatorio estas sur herbejo rekte najbaranta kun vilaĝo Panská Ves, kiu estas administra parto de urbo Dubá en suda parto de distrikto Česká Lípa. La vilaĝeto estas 3 km de Dubá, 1 km de Nedamov, proporcie alte super Dubá. Nenie en la ĉirkaŭaĵo estas industriaj entreprenoj aŭ aliaj lumaj fontoj. La herbejo estas en supermara alteco 315 metroj, barita, sur teritorio de PPR Kokořínsko, proksimume 1 km de monteto Velký beškovský kopec. Kondukas preter ĝi blue kaj ruĝe turismaj markoj el Dubá al sudo en la centrajn partojn de Kokořínsko. En la vilaĝon kondukas loka komuniko el Nedamov.
Aktualaj projektoj
[redakti | redakti fonton]Ekde la jaro 2007 estas ĉi tie akceptataj datoj el satelitoj Cluster de eŭropa kosma agentejo ESA, ekde la jaro 2013 la observatorio estas enkonektita en projekton por observi radiajn zonojn helpe de satelitoj Van Allen Probes de usona NASA.