Observatorio de Campo Catino
Observatorio de Campo Catino | |
Observatorio | |
Oficiala nomo: Osservatorio Astronomico di Campo Catino | |
Kromnomo: OACC | |
Lando | Italio |
---|---|
Municipo | Guarcino |
Supermara alteco | 1 500 m s. m. |
Koordinatoj | 41° 49′ 19.5″ N 13° 19′ 45.5″ O / 41.822083 °N, 13.329306 °O (mapo) |
Estiĝo | 1987 |
Posedanto | Associazione Astronomica Frusinate |
Situo de la observatorio en Italio
| |
Retpaĝo: http://www.campocatinobservatory.org/ | |
La Observatorio de Campo Catino estas astronomia observatorio konstruita en la frazione (domareto) Campo Catino de Guarcino (provinco Frozinono, Latio, Italio). Ĝia MPC kodo estas 468.[1]
Historio
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas fondita en marto 1987 far'de la Associazione Astronomica Frusinate (A.A.F. : Frozinona Asocio de Astronomio), post du jaroj da laboro por restaŭri malnovan kantonan konstruaĵon de la provinca administro de Frosinono en la loko Colle Pannunzio de la komunumo Frozinono; kiu monhelpis la restrukturadon. La regiono Latio provizis sciencajn instrumentojn kaj helpis al la esploro de 1988. Ĝia direktoro estas Mario Di Sora, prezidento de la UAI. Kun la regiona leĝo 23/2000[2] ĝi estas unu el la astronomiaj observatorioj protektitaj kontraŭ la luma poluo en areo de 30 km de diametro, plej granda en Italio.
Krome, la observatorio havas observan stacion en la Atakama-Dezerto (Ĉilio) : la Suda Observatorio de Campo Catino (CAO CampoCatino Austral Observatory) kiu permesas la deforan observon de la suda ĉielo.[3]
Instrumentaro
[redakti | redakti fonton]La ĉefaj instrumentoj estas :
- Ritchey-Chrétien-teleskopo de 81 cm de diametro F/8 kaj F/16 ;
- Refraktoro de 25 cm de diametro F/9 kun akromata duopo ;
- Baker-Schmidt-teleskopo de 25 cm de diametro F/3 ;
- Teleskopo C-14 C.A.T. (CampoCatino Aŭtomata Teleskopo[4] sub aparta kupolo) ;
- Tri refraktoroj de 12,5 ĝis 30 cm por aktivoj de scienca popularigo.
- En Ĉilio, Ritchey-Chrétien-teleskopo de 40 cm de diametro.
Malkovroj
[redakti | redakti fonton]Asteroidoj malkovritaj : 10 | ||
---|---|---|
40436 Sylviecoyaud | 10-a de septembro 1999 | elde Guarcino |
(55903) 1998 DN | 17-a de februaro 1998 | |
(92124) 1999 XE104 | 7-a de decembro 1999 | |
(97212) 1999 XT38 | 7-a de decembro 1999 | |
103015 Gianfrancomarcon | 8-a de decembro 1999 | |
(215970) 2005 QV66 | 28-a de aŭgusto 2005 | elde Ĉilio |
(290168) 2005 RL21 | 6-a de septembro 2005 | |
(299336) 2005 RG7 | 7-a de septembro 2005 | |
(360866) 2005 RH7 | 7-a de septembro 2005 | |
(483668) 2005 GH97 | 7-a de aprilo 2005 |
Laŭ Minor Planet Center, kvin numerotitaj asteroidoj estis malkovritaj elde tiu observatorio inter 1998 kaj 1999, kaj kvin elde la Campo Catino Austral Observatory en 2005.[5] krome, amatoraj astronomoj de la A.A.F. malkovris elde Campo Catino asteroidojn kredititajn al siaj propraj nomoj.[6]
La Observatorio de Campo Catino havas sian propran dividaĵon pri luma poluo kiu, de 2000 ĝis hodiaŭ faris pli ol 2500 kontrolojn sur la teritorio de Latio por inspekti la respekton de la regiona leĝo.
La personaro de la observatorio partoprenis al la malkovro de sep ekstersunsistemaj planedoj en kunlaboro kun aliaj esploraj teamoj kaj institutoj.
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Kodoj de la Observatorioj (Minor Planet Center)
- ↑ legge regionale 13 aprile 2000, n. 23 – Norme per la riduzione e per la prevenzione dell'inquinamento luminoso - Modificazioni alla legge regionale 6 agosto 1999, n. 14 (itale)
- ↑ CampoCatino Austral Observatory (CAO) el la paĝaro de Mario Esposito ; 3-a de novembro 2007 (itale)
- ↑ CampoCatino Automated Telescope , el la paĝaro de Observatorio de Campo Catino Arkivigite je 2018-09-29 per la retarkivo Wayback Machine (itale)
- ↑ MPC alfabeta listo de la asteroidaj malkovrintoj (angle)
- ↑ Asteroidoj malkovritaj elde Campo Catino ; el la paĝaro de la Gruppo Astrofili Montagna Pistoiese (itale)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- itale Oficiala retpaĝaro de la Osservatorio Astronomico di Campo Catino
- itale Associazione Astronomica Frusinate (A.A.F.)
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Osservatorio astronomico di Campo Catino en la itala Vikipedio.