Observatorio de Monto Lemmon
Observatorio de Monto Lemmon | |
Observatorio | |
La teleskopoj ĉe la supro de la Monto Lemmon
| |
Oficiala nomo: Mount Lemmon Observatory | |
Kromnomo: MLO | |
Lando | Usono |
---|---|
Municipo | Summerhaven |
Supermara alteco | 2 791 m s. m. |
Koordinatoj | 32° 26′ 31″ N 110° 47′ 20″ U / 32.44194 °N, 110.78889 °U (mapo) |
Estiĝo | 1954 |
Posedanto | Observatorio Steward |
Situo de la observatorio en Usono
| |
Vikimedia Komunejo: Mount Lemmon Observatory | |
Retpaĝo: https://cass.ucsd.edu/archive/mlof.html | |
La Observatorio de Monto Lemmon (MLO) estas astronomia observatorio ĉe la supro de la Monto Lemmon, kulmino de la Montaro Santa Catalina en Arizono, (Usono) ĉirkaǔ 28 km nord-oriente de Tucson. Ĝi estas konata ankaǔ kiel Infraruĝa Observatorio de Monto Lemmon (Mount Lemmon Infrared Observatory).
Ĝi estas administrata de la Observatorio Steward de la Universitato de Arizono. Ĝia MPC kodo estas G84.[1] Ĝi troviĝas en la nacia arbaro de Coronado kaj havas specialan permeson de la Usona Arbara Agentejo. Estas tie pluraj aliaj sendependaj teleskopoj.
Historio
[redakti | redakti fonton]La situejo estis komence disvolvita en 1954 kiel Mount Lemmon Air Force Station, radara instalaĵo de la tiama Aerospace Defense Command. Transdonita al la Observatorio Steward en 1970, ĝi estis transformita en infraruĝa observatorio. Ĝis 2003, radara turo operacata de Fortikaĵo Huachuca estis uzita por sekvi la raketajn lanĉojn de la Misila Areo de White Sands en Nov-Meksiko kaj de la Aerarmea Bazo de Vandenberg en Kalifornio.
Teleskopoj
[redakti | redakti fonton]- Teleskopo Steward, de tipo Cassegrain kun ĉefa spegulo de 1,5 m (60 coloj) de diametro, notinde uzita por la Mount Lemmon Survey (MLS), parto de la Catalina Sky Survey (CSS).[2] Konstruita en la fino de la 1960-aj jaroj kaj komence instalita en la Stacio Catalina de Monto Bigelow, ĝi estis movita en la Monton Lemmon en 1972 kaj en sia nuna loko en 1975. Ĝia origina metala spegulo estis anstataŭita en 1977. Tiu teleskopo estas uzita de la someraj studentoj de la Universitato de Arizono.
- Teleskopo de tipo Dall–Kirkham de 1,5 m instalita en 1970, ununura instrumento de la Universitato de Minesoto sur la Monto Lemmon.[3] Ĝia metala spegulo montriĝis ne efika kaj estis anstataŭita en 1975 per spegulo en Cer-Vit.[4] Tiu teleskopo estis komence uzita en partnereco kun la Universitato de Kalifornio ĉe San-Diego.[5]
- Teleskopo de tipo Pressman-Camichel de 1,02 m (40 coloj) uzita de la CSS por la sekvo de ĵus malkovritaj apud-teraj objektoj. Komence instalita en la Stacio Catalina kaj movita al MLO en 1975, ĝi estis renovigita en 2002 kaj lokita en novan kupolon en 2009 antaŭ partopreni al la operacioj de CSS.
- Aŭtomata teleskopo de 1,0 m instalita en 2003, ununura instrumento de la observatorio uzita de la Korea Instituto de Astronomio kaj Kosma Scienco (한국천문연구원)[6]
- Teleskopo Schulman de tipo Ritchey-Chrétien de 0,81 m konstruita de RC Optical Systems kaj instalita en septembro 2010. Funkciigita de la Mt. Lemmon SkyCenter, ĝi estas la plej granda publika teleskopo en Arizono.[7]
- Teleskopo de 0,7 m (28 coloj) instalita en 1963 en la Stacio Catalina kaj movita en la MLO en 1972.
- Teleskopo tipo Ritchey-Chrétien de 0,6 m konstruita de RC Optical Systems kaj funkciigita de la Mt. Lemmon SkyCenter.
- Teleskopo John Jamieson : teleskopo de 0,5 m donacita al la Universitato de Arizono kaj instalita en 2005.[8]
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Kodoj de la Observatorioj (Minor Planet Center)
- ↑ La Teleskopo Steward Observatory de 60 coloj de Monto Lemmon, el la paĝaro de la Observatorio Steward (angle)
- ↑ Teleskopoj de UMN, el la paĝaro de la Infrared instrumentation and research laboratory at the Minnesota Institute for Astrophysics Arkivigite je 2020-01-30 per la retarkivo Wayback Machine (angle)
- ↑ « University of Minnesota, Minneapolis, Minnesota. Observatory report vol. 7, 1975, p. 150 (Bibcode 1975BAAS....7..150N) (angle)
- ↑ La Observa Instalaĵo de Monto Lemmon, el la paĝaro de University of California, San Diego Center for Astrophysics & Space Sciences (angle)
- ↑ Disvolvo de sistemo de Robota Teleskopo de 1 m de Wonyong Han, Peter Mack, Chung-Uk Lee, Jang-Hyun Park, Ho Jin, Seung-Lee Kim, Ho-Il Kim, In-Soo Yuk, Woo-Baik Lee kaj Matthew Bradstreet, el "Publikaĵoj de la Astronomia Societo de Japanio", Vol 57, n° 5, 25-a de Oktobro 2005 (angle)
- ↑ Plej Granda Nur-Publika Teleskopo de Arizono Nun ĉe SkyCenter de UA, el la paĝaro de la Universitato de Arizono (angle)
- ↑ La Teleskopo Jamieson prilumos la infraruĝan universon por la amatoraj astronomoj, el la paĝaro de la Universitato de Arizono (angle)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- angle Departemento de Astronomio kaj Observatorio Steward, el la paĝaro de la Universitato de Arizono de la Universitato de Arizono
- angle Mt. Lemmon SkyCenter, ibidem
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Observatoire du mont Lemmon en la franca Vikipedio.