Odenwaldschule
Odenwaldschule | |||
---|---|---|---|
lernejo | |||
Historio kaj stato | |||
Fondo | 1910 | ||
Fermo | 2015 | ||
Lerneja speco | ŝtate agnoskita anstataŭa lernejo kun reforma pedagogia karaktero (internulejo) | ||
Administrado | |||
Organiza potenco |
Odenwaldschule e. V. | ||
Nombro de lernantoj | 149 (2015)[1] | ||
Nombro de instruistoj | 71[2] | ||
Situo | |||
Loko | Heppenheim (Bergstraße) | ||
Lando | Hesio | ||
Ŝtato | Germanio | ||
Koordinatoj | 49° 39′ 58″ N, 8° 41′ 12″ O (mapo)49.6661948.686611Koordinatoj: 49° 39′ 58″ N, 8° 41′ 12″ O (mapo) | ||
| |||
| |||
La Odenwaldschule ekde 1910 estis privata internuleja lernejo en Heppenheim (Germanio) kaj ĝis fermo fare de la nazioj konsideriĝis unu el la modelaj ekzemploj de progresema eduko. Ĝi situas en flanka valo de la mezalta montaro Odenvaldo, laŭ kiu ĝi ricevis sian nomon, kaj aparte inspiriĝis per la malnovgreka moto "Γένοιο οἷος ἔσσι" [Génojo hojos esi], "iĝu kiu vi estas", de Pindaro. La internulejan lernejon en 1910 iniciatis kaj vivtenis la reformpedagogo Paul Geheeb kun sia edzino Edith.
Post la Dua mondmilito la internulejo remalfermiĝis kaj la pedagogoj klopodis daŭrigi la modelajn konceptojn. Tamen en la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj unuopaj pedagogiaj funkciuloj misuzis la reformajn konceptojn por kamuflo de seksa misuzo de precipe knabaj, sed ankaŭ knabinaj lernejanoj grandparte inter 12 kaj 15 jaroj. La indigno pri tiuj agoj, plejparte jure ne plu persekuteblaj pro tro longa tempointervalo, en la germana socio iĝis tiom forta, ke la lerneja projekto bankrotiĝis kaj devis esti ĉesigita en 2015.
La forigon de modela reforma projekto, pri kiu la nazioj ne sukcesis, realigis kaj la kredo de pedofiliaj funkciuloj ke ene de socie "fermita" internulejo tiaj agoj restus kaŝitaj kaj la aktivado de iuj eksaj lernejaj viktimoj je ekstrema venĝo plus la ĉasado de amaskomunikiloj pri sensacia raportado. Rezulte la regionaj kuracistoj pri infana psikiatrio, interalie la esperantisto Thomas Pusch, foje havis problemojn kontraŭi la histerian kredon ke ĉiuj lernantoj de la lernejo en ĉiuj epokoj estis viktimoj de institucie organizita seksa misuzo kaj ke ĉiuj emociaj perturboj de iuj lernejanoj aŭtomate estus tiel klarigendaj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Neue Leitung an der Odenwaldschule. Spiegel Online (2011-09-02). Arkivita el la originalo je 2015-02-06. Alirita 2014-12-07.
- ↑ Heike Schmoll, Ober-Hambach (2011-08-22). Über die Niederungen aus dem Tal. faz.net. Alirita 2014-12-07.