Saltu al enhavo

Ofer Kassif

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ofer Kassif
Persona informo
Naskiĝo 25-an de decembro 1964 (1964-12-25) (59-jaraĝa)
en Riŝon-Le-Ciono
Loĝloko Reĥovot vd
Ŝtataneco Israelo Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Londona Lernejo de Ekonomiko
Hebrea Universitato de Jerusalemo Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Ĥadaŝ Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Politika filozofio Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ofer KASSIF estas israela politikisto kaj membro de la Kneset de la Komunista Partio Ĥadaŝ, la sola judo inter lia frakcio en la parlamento. Li estas doktoro pri filozofio kaj politiko de la Londona lernejo de Ekonomiko. Li estas konsiderata kiel ekstremmaldekstra aktivulo kaj estas konata pro sia retoriko kaj severa kritiko de israelo, specife pri la traktado de palestinanoj [1].

En April 2021, Kassif estis atakita fare de policistoj ĉe protesto kontraŭ eldomigoj en Orienta Jerusalemo [2][3].  En intervjuo kun Haaretz , Kassif deklaris: "mi kontraŭbatalas la ideologion kaj praktikon de Cionismo : estas rasisma ideologio kaj praktiko kiu defendas judan superecon." [4] Kassif identigas sin kiel marksisto kaj socialisto.

En 2023, Kassif deklaris al Al Jazeera ke lia partio plurfoje avertis ke daŭra israela okupado de la palestinaj teritorioj kondukus al okazaĵoj kiel ekzemple la Israel-hamasa milito de 2023, kie senkulpaj civiluloj ambaŭflanke pagas la prezon la plej altan. Li priskribis la israelan registaron kiel "faŝiston" kaj akuzis ĝin je farado de pogromoj kaj etna purigado kontraŭ la palestina loĝantaro [5].

En 2024, Kassif provokis gravan enlandan polemikon pro sia agnosko de la praveco de akuzoj pri genocido kontraŭ la israela registaro en la Internacia Kortumo [6][7][8][9]. La 7-an de novembro 2024, li estis suspendita de la parlamento dum periodo de ses monatoj pro sia kritiko [10], puno konsiderata unu el la plej severaj parlamentaj sankcioj utiligitaj lastatempe [11].

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligoj

[redakti | redakti fonton]