Okamoto Tarō
Okamoto Tarō | |
---|---|
![]() Okamoto Tarō en 1953 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 26 Februaro 1911 en Gubernio Kanagaŭa, Japanio |
Morto | 7 Januaro 1996 en Keio University Hospital |
Mortokialo | Parkinsona malsano ![]() |
Tombo | Tama Cemetery (en) ![]() ![]() |
Lingvoj | japana |
Loĝloko | Taro Okamoto Memorial Museum |
Nacieco | Japano |
Ŝtataneco | Japanio Japana Imperio (–1947) ![]() |
Alma mater | Universitato de Parizo Keio Futsubu School (en) ![]() Tokyo Academy of Fine Arts (en) ![]() Keio Yochisha Elementary School (en) ![]() ![]() |
Familio | |
Patro | Ippei Okamoto (en) ![]() ![]() |
Patrino | Kanoko Okamoto (en) ![]() ![]() |
Parencoj | Toshiko Okamoto (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | skulptisto verkisto fotisto artisto pentristo ceramikisto ![]() |
Verkoj | Tower of the Sun Myth of Tomorrow Q11473107 |
Konata kiel | Artisto(Pentraĵoj, murpentraĵoj, skulptaĵoj, artteorio) |
OKAMOTO Tarō (岡本 太郎, naskiĝis la 26-an de februaro 1911 en Kanagaŭa, mortis la 7-an de januaro 1996 en Tokio) estis artisto. Oni citas lian vorton «Arto estas eksplodo» (芸術は爆発だ, geijucu ŭa bakuhacu da).
Li alvenis Parizon en decembro 1929. Li unuafoje publikigis siajn artaĵojn ĉe la Salon des surindépendants (arta ekspozicio) en 1932. Li lernis en liceo kaj studis en Universitato de Parizo de 1930 ĝis 1940. Lia unua celo estis studi pentrarton. Sed li same interesiĝis pri etnologio, filozofio kaj sociologio. Dum la tempo en Francio, li renkontiĝis kun Pablo Picasso, Georges Bataille, Max Ernst, Marcel Mauss, ktp. Dum tiu periodo, li ankaŭ estiĝis membro de sekreta societo Acephale, fondita de Bataille, paralele kun la samnoma revuo.
Post sia sperto en Francio, li produktis plurajn gravajn artaĵojn post la dua monda milito. Lia plej konata laboro en Japanio estas verŝajne la Turo de la Suno (太陽の塔, Taiyō no tō), la totemsimbolo de la Internacia Ekspozicio de 1970. Li ankaŭ skribis multajn verkojn por klarigi sian koncepton de arto.