Oksovojo
Aspekto
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/2/21/Danewerk.jpg/220px-Danewerk.jpg)
La Oksovojo aŭ Oksa vojo (germane Ochsenweg, platgermane Ossenpadd, dane Hærvejen = "armea vojo") estas historia vojo en Ŝlesvigo-Holstinio kaj Jutlando sur la Kimbra duoninsulo, fakte inter Eider kaj Viborg en Danio.
Historio
[redakti | redakti fonton]Tiu vojo estis uzata verŝajne jam en la bronza epoko, ĝi kuris sur sekaj partoj de la Kimbra duoninsulo, inter la Balta landa dorso en oriento kaj la marĉa lando en okcidento. Dum longa vojo, ĝi sekvis la akvodislimon.
Dum la mezepoko ĝi ankaŭ rolis kiel parto de la Jakoba Vojo.
Ĝi perdis gravecon en la 18-a jarcento.