Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)
Oktilamino aŭ C8H19N estas organika komponaĵo apartenanta al la familio de la aminoj kun ok karbonatomoj. Ĝi estas flaveca likvaĵo kun amoniakodoro, malmulte solvebla en akvo kaj malpli densa ol ĝi. Do, oktilamino flosas sur la akvo. Ĝi estas irita substanco kaj povas esti toksa per ingestado. Oktilamino estas uzata en la produktado de aliaj organikaj kemiaĵoj kaj surfaktantoj uzataj kiel korodo-inhibaĵo, lavpasto, agento por erco-flotado, ŝtofo-moligilo, antistatikagento, ĝermicido, insekticido, emulsiaĵo, dispersanto, lubrikanto kaj antiaglomerigilo.
Ne provu fari ĉi-eksperimentojn hejme. La sintezoj kaj reakcioj ĉi-tie montrataj celas nur la disvastigadon pri la konado de la kemio kaj klarigi la mekanismojn pri la kondutoj de la substancoj. Bonvolu konsulti fakulon se vi celas realigi ajnan el la eksperimentoj ĉi-tie prezentataj.