Okulvitra fulveto
Okulvitra fulveto | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Okulvitra fulveto
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Fulvetta ruficapilla (Verreaux, 1870) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Okulvitra fulveto (Fulvetta ruficapilla) estas birdospecio de la familio de Silviedoj kun la tipaj silvioj. Kiel ĉe la aliaj fulvetoj, ankaŭ tiu estis delonge inkludita en la genro de la Timaliedoj nome Alcippe. Tiu genro de fulvetoj estas de malgrandaj grizbrunaj birdoj, el kiuj kelkaj specioj havas ruĝecbrunajn partojn en flugiloj aŭ markojn en kapo.
Tiu specio havas grizan kapareon kun hela okulringo kaj iom pli grizbruna krono; la okulringo nomigas la specion en Esperanto, dum la bruneca nuanco en krono kialigas la latinan sciencan nomon kie ruficapilla signifas "kun ruĝeca krono". La flugiloj kaj vosto estas ruĝecbrunaj kun blankecaj flugilplumoj kaj malhelgriza vostofino. La beko estas fortika kaj eburgrizeca.
Ĝi troviĝas en Ĉinio, Laoso kaj eble Vjetnamio. Ties natura habitato estas moderklimataj arbaroj.
References
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Alcippe ruficapilla. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 24an de julio 2007.
- Collar, N. J. & Robson, C. 2007. Family Timaliidae (Babblers) Pp. 70 - 291 in; del Hoyo, J., Elliott, A. & Christie, D.A. eds. Handbook of the Birds of the World, Vol. 12. Picathartes to Tits and Chickadees. Lynx Edicions, Barcelona.
|