Saltu al enhavo

Olena Teliha

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Olena Teliha
Persona informo
Олена Іванівна Теліга
Naskonomo Олена Іванівна Теліга
Naskiĝo 21-an de julio 1906 (1906-07-21)
en Ilyinskoye
Morto 21-an de februaro 1942 (1942-02-21) (35-jaraĝa)
en Kievo
Mortis pro Hommortigo Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo mémorial Babine Yar (fr) Traduki
tombejo Lukjanovska Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj ukraina vd
Ŝtataneco Rusia Imperio
Ukraina Popola Respubliko
Dua Pola Respubliko
Sovetunio Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Ivan Opanassovytch Chovheniv (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Mykhailo Teliha (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto
aktivisto pri virinaj rajtoj
literaturkritikisto
poeto
publikigisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Poezio kaj literatura kritiko Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1929–1942 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Teliha Olena (ukraine Олена Теліга; 1906-1942) estis poetino kaj soci-politika aganto. Naskiĝis apud Moskvo, en familio de renoma ukrain-devena akvo-inĝeniero Ivan Ŝovgeniv. En 1918 la familio translokiĝis en Kievon, kie Olena vigle interesiĝis pri la ukraina lingvo. Kiam bolŝevikoj okupis Ukrainion la familio elmigris en Ĉeĥo-Slovakion. En Prago frekventis Ukrainan pedagogian kolegion, studante historion kaj filologion. Dank’ al influo de ukrainaj poetoj Olena ekverkis mem. Edziĝinte, iris al Varsovio, kie ŝi loĝis ĝis la Dua mondmilito.

1941 - revenis en Kijivon, estris Ukrainan verkistan asocion, redaktis gazeton "Litavroj". Pro sia aparteno al Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj kaj ege aktiva socia agado estis arestita fare de Gestapo kaj ekzekutita kun la edzo. Sur la prizon-ĉela muro ŝi lasis la lastajn vortojn: "Tie ĉi estis malliberigita kaj de tie ĉi iris al pafmortigo Olena Teliha".

Prezidento de Ukrainio Viktor Juŝĉenko la 22-an de majo 2006 eldonis la Ukazon "Pri la festado de 100-jara datreveno de naskiĝo de Olena Teliha".

Ĉiuj poem-kolektoj estis eldonitaj postmorte.

Tri poemojn esperantigis Kris Long (Ukraina Stelo, Novembro, 2011).