Olga Eszenyi
Aspekto
Olga Eszenyi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de januaro 1910 en Braŝovo |
Morto | 1-an de aprilo 1992 (82-jaraĝa) en San-Paŭlo |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1931) ![]() |
Familio | |
Edz(in)o | Zoltán Hosszú (aktoro) ![]() |
Okupo | |
Okupo | aktoro ![]() |
ESZENYI Olga [ese:nji] estis hungara aktorino. Ŝi naskiĝis la 27-an de januaro 1910 en Braŝovo kaj mortis la 1-an de aprilo 1992 en San-Paŭlo.
Kariero
[redakti | redakti fonton]Olga Eszenyi en 1933–34 dungiĝis al Teatro Kamara. Unu jaron ŝi aperis en la Vígszínház, respektive en Debrecen. Inter 1936 kaj 1938 ŝi estis anino de la Nacia Teatro de Budapeŝto, en 1939–40 de la Teatro Belvárosi. En 1844 ŝi rifuĝis el Hungarujo kaj en 1948 ŝi alvenis al Buenos Aires, poste en 1956 ŝi translokiĝis en Brazilon.
El ŝiaj roloj
[redakti | redakti fonton]- Izabella (György Szántó: Sátoros király);
- Giulietta (Ortner: Beethoven);
- Juli (Kodolányi J.: Földindulás);
- Lidi (Kerecsendi Kiss M.: Az első);
- Irina (Sándor Hunyady: Feketeszárú cseresznye);
- Iréne császárnő (Ferenc Herczeg: Bizánc);
- Anna (László Németh: Villámfénynél);
- Hedda Gabler (Ibsen).
Fonto
[redakti | redakti fonton]- Magyar Életrajzi Lexikon