Olimpika stadiono de Berlino
Olimpika stadiono de Berlino | |||
---|---|---|---|
Olympiastadion Berlin | |||
el birda perspektivo vidate de okcidento
| |||
Olimpika stadiono | |||
Bazaj datoj | |||
Arkitekto | Werner March • Albert Speer vd | ||
Estiĝo | 1934 | ||
Malfermo | 1-a de aŭgusto 1936 | ||
Areo | 54 000 m² | ||
Lando | Germanio vd | ||
Situo | Charlottenburg-Wilmersdorf | ||
Adreso | Olympischer Platz 3, D-14053 Berlin | ||
Situanta sur | Olympischer Platz | ||
Poŝtkodo | 14053 | ||
Situo | |||
Geografia situo | 52° 30′ 53″ N, 13° 14′ 22″ O (mapo)52.51472222222213.239444444444Koordinatoj: 52° 30′ 53″ N, 13° 14′ 22″ O (mapo) | ||
| |||
Retejo | https://olympiastadion.berlin/ | ||
La Olimpika Stadiono de Berlino - germane Olympiastadion Berlin, prononco laŭ sistemo IFA [oːlˈympiːastadjoːn bɛɾlˈiːn] - estas stadiono situanta en Berlino, Germanio. Ĝi situas en la urbodistrikto Charlottenburg-Wilmersdorf, en kvartalo nomata Westend, do "okcidenta fino", kaj vere ĝi situas en la ekstrema okcidento de la urbocentro, kvankam okcidente de ĝi ankoraŭ estas iuj lagoj, konektitaj per la rivero Havel, arbaroj kaj iuj malcentraj urbopartoj, ĝis vere atingiĝas la okcidenta urba limo. La nomo bone indikas, ke la konstruaĵo ekestis kiel centra okazejo de la Somera Olimpiko 1936 en Nazia Germanio: la konstruado tial forte inspiriĝis de la monumenteca, moderneca arkitekturo de la diktatora reĝimo. Intertempe tamen sennombraj "vere pacaj" sportaj eventoj sen konekto al diktatora propagando okazis en la stadiono, kaj oni tuj post 1945 arkitekte singarde forigis aŭ ŝanĝis ĉiujn naziajn simbolojn, tiel ke nuntempe ĝi "simple" estas monumenta kunvenejo, kie inter alie la 14-an de julio 2024 okazas la finala matĉo de la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2024 inter la hispana kaj la angla naciaj teamoj.
-
vida akso "maratona pordego", 2014
-
la kaldrono por la olimpika flamo en la "maratona pordego", 2015
-
la orienta pordego, ĉefa enirejo, kun la kvin olimpikaj ringoj