Saltu al enhavo

Olivia Hussey

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Olivia Hussey
Persona informo
Olivia Hussey
Naskonomo Olivia Osuna
Naskiĝo 17-an de aprilo 1951 (1951-04-17)
en Bonaero
Morto 27-an de decembro 2024 (2024-12-27) (73-jaraĝa)
en Burbank
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Mama kancero Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj anglahispana vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Italia Conti Academy of Theatre Arts (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Olivia Hussey
Familio
Patro Osvaldo Ribó (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Joy Alma Hussey (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Andrew Osuna (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o David Glen Eisley (en) Traduki (1991–2024)
Akira Fuse (en) Traduki (1980–1989)
Dean Paul Martin (1971–1978) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj India Eisley (en) Traduki
 ( David Glen Eisley (en) Traduki)
Alexander Martin (en) Traduki
 ( Dean Paul Martin)
Maximillian Fuse (en) Traduki
 ( Akira Fuse (en) Traduki) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo aktoro
filmaktoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Aktorado Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Los-Anĝeleso vd
Aktiva dum 1964–2018 vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Olivia HUSSEY EiSLEY (naskiĝis Olivia OSUNA, la 17-an de aprilo 1951 en Bonaero, Argentino ; mortis la 27-an de decembro 2024 en Burbank, Kalifornio) estis brita filmaktorino.

Ŝi ludis la rolon de Julieta en la 1968 filmadaptigo de Franco Zeffirelli de la ŝekspira tragedio Romeo kaj Julieta kaj ricevis la Oran Globon kiel plej bona juna aktorino. Ŝi faris sian aktoran debuton en la filmoj The Battle of the Villa Fiorita kaj Cup Fever en 1965 kaj ekde tiam ŝi aperis en pli ol 41 filmoj [1][2][3].

En la aĝo de 13, ŝi aperis en The Prime of Miss Jean Brodie en teatra produktado kune kun Vanessa Redgrave.

Ŝiaj plej konataj roloj inkludas la rolon de Jessica Bradford en la kanada horora filmo el 1974 Black Christmas, kiel Maria (patrino de Jesuo) en la televidproduktado (1977) de Jesuo de Nazareto kaj la rolon de Rosalie Otterbourne en la filmo Death on the Nile (Morto sur Nilo, 1978) kie famaj aktoroj kiel ekzemple Peter Ustinov estis implikitaj. En 2003, Hussey ĉefrolis en filmadaptigo de la vivo de Patrino Teresa por kiu al ŝi estis premiita CAMIE-premio.

Hussey estis laŭdita de multaj pro sia unika voĉo. Ŝia edzo sugestis ke ŝi provu voĉan laboron en animacia filmo. Ŝi tial havas manplenon da rimarkindaj kreditaĵoj kaj estis nomumita por "Outstanding Individual Achievement" (elstara individua atingo) kaj ŝi estis nomumita por Annie Awards por sia laboro en la filmo Batman Beyond [4][5][6].

Filmaro (elektita)

[redakti | redakti fonton]
  • 1965: The Battle of the Villa Fiorita
  • 1968: Romeo and Juliet
  • 1971: Dtàt lìam pét
  • 1971: All the Right Noises
  • 1973: Lost Horizon
  • 1974: Black Christmas
  • 1977: Gesù di Nazareth (TV-miniserio)
  • 1978: Death on the Nile
  • 1979: The Cat and the Canary
  • 1980: The Man with Bogart’s Face
  • 1980: Fukkatsu no hi
  • 1981: Turkey Shoot
  • 1982: Ivanhoe (tekevidfimo)
  • 1984: The Last Days of Pompeii
  • 1985: Folge Sing a Song of Murder (televidserio)
  • 1987: Distortions
  • 1988: La bottega dell'orefice
  • 1990: Psycho IV – The Beginning
  • 1990: Stephen Kings
  • 1994: Save Me
  • 1995: Ice Cream Man
  • 1996: Dead Man's Island (televidfilmo)
  • 1998: The Gardener
  • 1999: Shame, Shame, Shame
  • 2000: El grito
  • 2001: Island Prey
  • 2003: Madre Teresa (televidfilmo)
  • 2005: Headspace
  • 2006: Seven Days of Grace
  • 2007: Tortilla Heaven
  • 2008: Three Priests
  • 2008: Chinaman’s Chance: America’s Other Slaves
  • 2015: Social Suicide

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Olivia Hussey. British Film Institute (BFI). Arkivita el la originalo je 31 March 2017. Alirita 29 December 2016 .
  2. Podolsky, J. D. (16 March 1992) Forever Juliet – For Olivia Hussey, Life After Romeo and Juliet Brought Sweetness and Sorrow. People. Arkivita el la originalo je 9 May 2012. Alirita 31 July 2012 .
  3. (in en) Olivia Hussey, talks about her life and career at the Festival Shakespeare Buenos Aires, Fundación Romeo, 25 April 2021, https://www.youtube.com/watch?v=birCT9eiKv0, retrieved 7 January 2023 
  4. 10 Iconic Scream Queens (& Their Highest Rated Movie on Rotten Tomatoes) (25 December 2020).
  5. Pin on Horror Nerd.
  6. The 25 Most Badass Horror Movie Heroines. Arkivita el la originalo je 24 March 2018. Alirita 30 July 2016 .

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]