Saltu al enhavo

Oliviera zapornio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Oliviera zapornio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Gruoformaj Gruiformes
Familio: Raledoj Rallidae
Genro: Zapornia
Leach, 1816
Specio: Oliviera zapornio Z. olivieri
Zapornia olivieri
Grandidier, G & Berlioz, 1929
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Oliviera zapornio (laŭ la latinlingva scienca nomo Zapornia olivieri, kaj ankaŭ Sakalava zapornio) estas malgranda akvobirdo de la familio de Raledoj kaj ordo de Gruoformaj. Ĝi estas endemio de okcidenta Madagaskaro. Tiu birdo estas malgranda kun brunaj supraj partoj, grizaj malsupraj partojn, flavan bekon kaj ruĝajn krurojn.[1]

Ĉefa vivejo de tiu rala specio estas nesalakvaj marĉoj de kareksejoj de Phragmites mauritianus.[2] Ĝi estas klasita kiel Endanĝerita kaj estas minacata pro habitatoperdo pro la detruo de malsekejoj en Madagaskaro.[2]

La Sakalava zapornio estas 19 cm longa, kun grizaj subaj partoj, flava beko kaj ruĝaj okuloj.[1] Tiu rala specio elmontras kelkajn signojn de seksa duformismo de malsamaj korpograndeco kaj koloroj. Maskloj estas pli malgrandaj, pli maldikaj, havas ruĝecbrunajn suprajn partojn kaj brilruĝajn krurojn.[3] Inoj estas pli grandaj, havas brunverdajn suprajn partojn kaj palrozkolorajn krurojn. Junaj kaj nematuraj Sakalavaj raloj aspektas tre similaj al inoj.[3] Kvankam oni produktis 34 mikrosatelitajn lokojn kiuj estas polimorfaj molekulaj signoj por tiu specio, kroma esplorado estas necesa por konfirmi seksan duformismon uzante DNA aŭ voĉanalizon.[3][4]

La Sakalava ralo vivas en marĉoj de malferma akvo kaj densaj kareksejoj de Phragmites mauritianus.[2] Tiuj lotusaj marĉoj enhavas ankaŭ multajn flosantajn plantospeciojn kiel la indiĝenaj filikoj (Salvinia), akvolilioj (Nymphaea lotus kaj Nymphaea nouchali) kaj invadaj akvohiacintoj (Eichhornia crassipes).[2]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 BirdLife International. (2021). “Zapornia olivieri”, IUCN Red List of Threatened Species 2021, p. e.T22692654A194884811. doi:10.2305/IUCN.UK.2021-3.RLTS.T22692654A194884811.en. Alirita 15 October 2023.. 
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 (Marto 2009) “Distribution, habitat and status of 'Endangered' Sakalava Rail of Madagascar”, Bird Conservation International (en) 19 (1), p. 23–32. doi:10.1017/S0959270908008058. 86474531. 
  3. 3,0 3,1 3,2 Rabenandrasana, Marc. (Februaro 2007) Conservation biology of Sakalava rail Amaurornis olivieri an Endangered Malagasy water bird and public awareness in Besalampy wetlands complex, Western Madagascar. Antananarivo, Madagascar: Ligue Malgache pour la Protection des Oiseaux.
  4. (2010-02-13) “PCR primers for microsatellite loci in a Madagascan waterbird, the Sakalava Rail (Amaurornis olivieri)”, Conservation Genetics Resources 2 (S1), p. 273–277. doi:10.1007/s12686-010-9189-2. 36533079.