Omaĝo de caro al pola reĝo
Omaĝo de caro al pola reĝo (pole: Hołd Szujskich) – omaĝo de restanta en pola mallibero, detronigita caro de Rusio Bazilo la 4-a Ŝujskij kaj liaj fratoj: Demetrio (komandanto de rusa-sveda armeo en batalo de Kluŝino) kaj Ivano (nomata ruse Pugovka, pole „guzik” (butono)), al reĝo de Pollando Sigismondo la 3-a Vasa kaj reĝido Ladislao la 4-a (tiutempa caro de Rusio) la 29-an de oktobro 1611 en la senata salono de Reĝa Kastelo en Varsovio. Laŭ raporto el la 17-a jarcento la ago estis tiom fama, granda kaj neniam en Pollando vidata.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fa/Carowie_Szujscy_na_sejmie_warszawskim_Jan_Matejko_18_century.jpeg/220px-Carowie_Szujscy_na_sejmie_warszawskim_Jan_Matejko_18_century.jpeg)
Krona kampa hetmano Stanisław Żółkiewski triumfe envenis tra la reĝa itinero al la Reĝa Kastelo, kunportante kun si malliberigitajn: Demetrio Ŝujskij kun la edzino – granda princino Jekaterina Grigorievna, la filino de Grigorij Maluta Skuratov kaj Ivano Pugovka Ŝujskij, Miĥail Ŝein, rusa militisto, kaj estro de Rusa Ortodoksa Eklezio - Filaret. Żółkiewski prezentis ilin al la Senato, substrekante en sia antaŭparolo variecon de feliĉo. Antaŭ Sigismundo la 3-a Vasa sur la trono la rusia caro Bazilo la 4-a Ŝujskij la teron per la dekstra mano kaj ĝin kisis, militestro de moskva armeo Demetrio Ŝujskij frapis per la frunto la teron kaj Ivano Ŝujskij faris la samon trifoje.