Saltu al enhavo

Ombudsmano

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ombudsmano[1][2][3][4]ombudo (svede ombudsman /ˈɔm.bʉːds.ˌman/ombud /ˈɔm.bʉːd/) estas ŝtata funkciulo, kiu traktas plendojn de individuoj kontraŭ misa, fuŝa aŭ nejusta administracio fare de publikaj organoj, kiel la registarotribunaloj.

La sveda vorto siavice venas de la malnovnordlanda lingvo: umboðsmaðr [UMbozsmazr] (plenrajtulo). En 1809 Svedio estis la unua regno nomumanta ombudsmanon por kontroli la leĝan sistemon. En pluraj lingvoj ombudsmanoj ricevas la nomon "advokato (aŭ defendanto) de la popolo"; en aliaj lingvoj, oni nomas ilin "mediatoroj" aŭ "mediaciistoj". Tamen ombudsmano ne mediacias inter privatuloj aŭ individuoj.

En Francio

[redakti | redakti fonton]
Dominique Baudis, la unua franca ombudsmano 2011-2014, antaŭ la Eŭropa Parlamento.

En Francio, la ombudsmano estas nomita défenseur des droits (laŭvorte: rajtprotektanto). Tiu sendependa ofico estis kreita per modifo de la konstitucia en la 23-a de julio 2008 kaj starigita per organiza leĝo de la 29-a de marto 2011. Nomumita de la prezidanto por ses jaroj, la ombudsmano estas komisiita defendi rajtojn de ŝtatanoj fronte al administracioj kaj disponas pri apartaj respondecoj por promocii infanrajtojn, batali kontraŭ diskriminaciojn, obeo al deontologio de sekurecaj agadoj.

La unua titolulo estis Dominique Baudis. Li estis nomumita la 22-an de junio 2011 por laŭplane sesjara periodo, sed jam mortis en aprilo 2014; dua postenulo estis Jacques Toubon de julio 2014 ĝis julio 2020, kaj tria nuna postenulo ekde julio 2020 estas la ĵurnalistino Claire Hédon, kiu antaŭe de 2015 ĝis 2020 estis la franca prezidantino de la Internacia Movado ATD Kvara Mondo. La postenulo sidas en Hôtel Le Maître en Parizo.

En Eŭropa Unio

[redakti | redakti fonton]

En Eŭropa Unio ekde 1995 ekzistas la Eŭropa Ombudsmano. En 2013 la irlanda verkistino Emily O'Reilly iĝis la unua virina ombudo de la Eŭropa Unio.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]