Omsko
Omsko | |||
ruse Омск | |||
urbo | |||
|
|||
Oficiala nomo: Омск | |||
Lando | Rusio | ||
---|---|---|---|
Rivero | Irtiŝo | ||
Koordinatoj | 54° 58′ N 73° 19′ O / 54.967 °N, 73.317 °O (mapo) | ||
Loĝantaro | 1 173 854 (2015) | ||
Poŝtkodo | 644000–644960 | ||
| |||
Vikimedia Komunejo: Omsk | |||
Retpaĝo: www | |||
Omsko estas ĉefurbo de la Omska provinco en Siberio (Rusio). Ĝi situas laŭ la Transsiberia fervojo.
Historio
[redakti | redakti fonton]Omsko estis fondita kiel fortikaĵo en 1716 de ekspedicia taĉmento gvidita de subkolonelo Ivan Buĥoljc. Tiun taĉmenton ekspedis Petro la Granda en Siberion por konstruado de novaj fortikaĵoj kaj por serĉado de novaj vojoj al Ĉinio kaj Barato.
La urbo havas la statuson de urbo ekde la jaro 1782. Somere 1832 al Omsk estis ekziligitaj ĉ. 2500 poloj, pro partopreno en la novembra ribelo kontraŭ la Rusia Imperio. Post laŭvica pola ribelo – la januara ribelo - al Okcidenta Siberio alvenis ĉ. 10 779 ekziligitoj. En la regiono de Omsk tiutempe jam estis 2 128 poloj. En 1895 fervoja ponto konstruiĝis. En 1941 multe da fabrikoj estis translokitaj tien.
Komence de la 19-a jarcento Omsko fariĝis centro pri komerco kaj agroscienco. Post la revolucio de 1917 Omsko estis politika centro de la sovetia partio en Siberio. Dum Rusia Enlanda milito poloj batalis ambaŭflanke, flanke de Blanka armeo kaj bolŝevikoj. Novembre 1919 Ruĝa Armeo eniris al la urbo, kiu estis ĉefurbo de la registaro de Aleksandr Kolĉak. Komence de la 50-aj jaroj Omsko iĝis centro de la naftreciklada kaj naftĥemia grandindustrio. Dum la 90-aj jaroj disvolviĝis malŝtata sektoro de merkato. Privataj entreprenoj kreitis, kaj nun produktaĵoj de la omskaj fabrikoj konkurencas sur la Rusiaj merkatoj.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Kodo de OKATO de la urbo (en la jaro 2005) estas 52401.
La interurba telefona kodo estas 3812, la enurbaj telefonnumeroj estas sesciferaj (en la jaro 2005).
Diferenco de la loka kaj moskva tempoj estas 3 horoj (UTC + 7 horoj).
Geografio
[redakti | redakti fonton]La urbo estas ĉe la enenfluo de la rivero Omj (Омь) en la riveron Irtiŝo (Иртыш).
Omsko estas industria urbo, bazo de naftoindustrio.
En la urbo estas Metroo, fervoja stacidomo (konstruita en jaroj 1894 - 1895) kaj haveno.
Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]- Púchov, Slovakio
- Petropavlovsk Kazaĥio
- Karlovy Vary, Ĉeĥio
- Kaifeng, Ĉinio
- Jinju, Sud-Koreio
- Pavlodar, Kazaĥio
- Novosibirsk, Rusio
- Kaliningrad, Rusio
- Ĉeljabinsk, Rusio
- Milwaukee, Usono
- Ontario, Kanado
- Lublin, Pollando
- Gdańsk, Pollando
Esperanto en Omsko
[redakti | redakti fonton]En 1929, V. N. Engelhardt en Omsko, publikigis ruslingve stenan sistemon „Internacional Stenografio“ bazitan sur Esperanto. Li en 1929-35 instruis multajn rusojn laŭ tiu ĉi sistemo.
Estas gastiganto de Pasporta Servo tie.