Opština Brvenica
Opština Brvenica | |||
---|---|---|---|
Komunumo de Nord-Makedonio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Nord-Makedonio | ||
Regiono | regiono Polog | ||
Poŝtkodo | 1216 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 13 645 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 83 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 59′ N, 20° 59′ O (mapo)41.9820.98Koordinatoj: 41° 59′ N, 20° 59′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 1 079 m [+] | ||
Areo | 164,3 km² (16 430 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Brvenica Municipality [+] | |||
Opština Brvenica estas unu el 80 komunumoj de Norda Makedonio. Laŭ la censo de septembro 2021 en la komunumo loĝis entute 13 645 homoj[1][2] sur areo de 164,3 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 83 loĝantoj/km². Administra centro de la komunumo estas la vilaĝo Brvenica.
Loko, priskribo
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas unu el la 9 komunumoj de la regiono Polog. La okcidenta parto de la komunumo situas en la malaltebenaĵo de la rivero Vardar en alteco de ĉirkaŭ 450 m. Direkte al la sudoriento ni iras al la montoj, kie la alteco atingas preskaŭ 1700 m.
En la sudorienta pinto, ĉe la rando de la komunumo, estas la akvoj de la diga lago Kozjak ĉe la rivero Treska. Ĉi tie ĝi estas ĉirkaŭ 420 m super marnivelo.
La komunumo konsistas el entute 10 vilaĝoj:
Blace, Brvenica, Čelopek, Dolno Sedlarce, Gurgurnica, Miletino, Radijovce, Stenče, Tenovo kaj Volkovija.
Najbaraj komunumoj estas:
Opština Tetovo en la nordo, Opština Želino en la oriento, Opština Makedonski Brod en la sudo, Opština Gostivar en la sudokcidento, Opština Vrapčište en la okcidento kaj Opština Bogovinje en la nordokcidento.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Laŭ la censo de 2002 loĝis ĉi tie makedonoj (5949, t.e. 37,5%), albanoj (9770, t.e. 61,6%) kaj aliaj (serboj, turkoj, ktp.).
Religio: ortodoksaj 5933 (37,4%) kaj islamanoj 9781 (61,7%) kaj aliaj.
La loĝantoj vivas ĉefe en agrikulturo, hortikulturo kaj brutobredado.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Noto
[redakti | redakti fonton]En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Општина Брвеница en la makedona Vikipedio.