Opština Debarca
Opština Debarca | |||
---|---|---|---|
Komunumo de Nord-Makedonio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Nord-Makedonio | ||
Regiono | sudokcidenta regiono | ||
Poŝtkodo | 2301 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 3 719 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 9 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 18′ N, 20° 50′ O (mapo)41.320.83Koordinatoj: 41° 18′ N, 20° 50′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 792 m [+] | ||
Areo | 425,39 km² (42 539 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Debarca Municipality [+] | |||
Opština Debarca (makedone Дебрца) estas municipo en sud-okcidento de Nord-Makedonio. Laŭ la censo de septembro 2021 en la komunumo loĝis entute 3 719 homoj[1][2] sur areo de 425,39 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 9 loĝantoj/km².
La municipo enhavas malgrandan parton de la norda bordo de lago de Ohrid kaj kalkulas plurajn gravajn arkeologajn placojn, kiel tiu de Trebeniŝta kaj la prahistoria vilaĝo de Gorenci.
Loko, priskribo
[redakti | redakti fonton]La komunumo najbaras al la jenaj komunumoj:
Opština Kičevo en la nordo, opština Demir Hisar en la oriento, opština Ohrid en la sudoriento kaj opština Struga en la okcidento.
Administra centro de la komunumo estas la vilaĝo Belčišta.
La komunumo konsistas el entute 30 vilaĝoj, kiuj estas: Arbinovo, Belčišta, Botun, Brejani, Velmej, Volino, Vrbjani, Godivje, Gorenci, Gorno Sredoreĉié, Grko Pole, Dolno Sredoreĉié, Zlesti, Izdeglavje, Klimeŝtani, Laktinje, Leŝani, Meŝeiŝta, Mramorec, Novo Selo, Ozdoleni, Orovnik, Pesoĉani, Slatino, Slatinski Ĉiflik, Slivovo, Soŝani, Trebeniŝta, Tourije kaj Crvena Voda.