Opština Ilinden
Opština Ilinden | |||
---|---|---|---|
Komunumo de Nord-Makedonio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Nord-Makedonio | ||
Regiono | regiono Skopjo | ||
Poŝtkodo | 1041 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 17 435 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 180 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 59′ N, 21° 35′ O (mapo)41.9921.58Koordinatoj: 41° 59′ N, 21° 35′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 318 m [+] | ||
Areo | 97,02 km² (9 702 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Ilinden Municipality [+] | |||
Opština Ilinden (makedone Општина Илинден) estas unu el la 80 komunumoj de Norda Makedonio. Ĝi situas en Skopjo regiono en la nordo de la lando. Laŭ la censo de septembro 2021 en la komunumo loĝis entute 17 435 homoj[1][2] sur areo de 97,02 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 180 loĝantoj/km². Administra centro de la komunumo estas la loĝloko Ilinden.
Loko, priskribo
[redakti | redakti fonton]La suma areo estas 97,02 km². Ĝi kuŝas oriente de la rivero Vardar sur alteco de ĉirkaŭ 220 m ĝis preskaŭ 490 m en la norda landoparto.
La komunumo konsistas eltute el 12 vilaĝoj, kiuj estas:
Ilinden (Илинден) | Ajvatovci (Ајватовци) | Bujkovci (Бујковци) | Bunardjik (Бунарџик) | Marino (Марино) | Bučinci (Бучинци) | Deljadrovci (Дељадровци) | Kadino (Кадино) | Mralino (Мралино) | Tekija (Текија) | Miladinovci (Миладиновци).
Laŭ la censo en 2002 en la komunumo vivis:
- Makedonoj = 13,959 (87.8%)
- Serboj = 912 (5.7%)
- Romaoj= 428 (2.7%)
- Albanoj = 352 (2.2%)
Trapasas la komunuman teritorion la aŭtovojo A1. Ĝi ligas la ĉefurbon Skopjo kun la urbo Kumanovo kaj kondukas pli norden al Serbio. Paralele kun ĝi funkcias ankaŭ fervoja linio.
La Internacia Flughaveno Skopjo, nomata "Aleksandro la Granda", estas konstruita sur la teritorio de la komunumo.
Najbaraj municipoj estas:
Opština Aračinovo en la nordo, Opština Kumanovo en la oriento, Opština Petrovec en la sudo kaj Opština Gazi Baba en la okcidento.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Noto
[redakti | redakti fonton]En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Општина Илинден en la makedona Vikipedio.