Saltu al enhavo

Opština Plasnica / Plasnitsa Belediyesi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Opština Plasnica)
komunumo Plasnica
Komunumo de Nord-Makedonio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Flago
Administrado
Lando  Nord-Makedonio
Regiono sudokcidenta regiono
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 4 222  (2021) [+]
Loĝdenso 78 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 28′ N, 21° 7′ O (mapo)41.46694444444421.118888888889Koordinatoj: 41° 28′ N, 21° 7′ O (mapo) [+]
Alto 831 m [+]
Areo 54,44 km² (5 444 ha) [+]
komunumo Plasnica (Nord-Makedonio)
komunumo Plasnica (Nord-Makedonio)
DEC
Situo de komunumo Plasnica

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Plasnica Municipality [+]
vdr

Opština Plasnica (makedone Општина Пласница, turke Plasnitsa Belediyesi) estas unu el 80 komunumoj de Norda Makedonio. Laŭ la censo de septembro 2021 en la komunumo loĝis entute 4 222 homoj[1][2] sur areo de 54,44 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 78 loĝantoj/km². Administra centro de la komunumo estas la vilaĝo Plasnica.

Loko, priskribo

[redakti | redakti fonton]

Ĝi situas en la okcidenta parto de la ŝtato, en la Sudokcidenta regiono. La norda rando de la areo situas en la valo de la rivero Treska je ĉirkaŭ 590 m de alteco. Sude ĝi leviĝas al la montoj Sač kaj Buševa, kie la alteco estas ĉirkaŭ 1700 m.

Laŭlonge de la rivero, la vojo R1303 kondukas de Kičevo al Makedonski Brod.

Opština Plasnica - vilaĝoj

La komunumo konsistas el nur kvar vilaĝoj, kiuj estas:

Plasnica, Dvorci, Lisičani kaj Preglovo.

Najbaraj komunumoj estas:

Opština Makedonski Brod norde, opština Kruševo sude kaj opština Kičevo okcidente.

Ĉirkaŭ Opština Plasnica
Makedonski Brod
Kičevo Opština Plasnica
Kruševo

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]

Laŭ la censo de 2002 loĝis ĉi tie entute 4 545 homoj.

El la suma nombro estis 4 446 turkoj (97,82 %), 34 makedonoj (0,75 %), 20 albanoj (0,44 %) kaj la ceteraj.

Laŭ religio: islamanoj 4.465 (98,23 %) kaj aliaj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Општина Пласница en la makedona Vikipedio.