Opština Plasnica / Plasnitsa Belediyesi
komunumo Plasnica | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
Komunumo de Nord-Makedonio ![]() | |||
Flago | |||
Administrado | |||
Lando | ![]() | ||
Regiono | sudokcidenta regiono | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 4 222 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 78 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 28′ N, 21° 7′ O (mapo)41.46694444444421.118888888889Koordinatoj: 41° 28′ N, 21° 7′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 831 m [+] | ||
Areo | 54,44 km² (5 444 ha) [+] | ||
![]() | |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Opština Plasnica (makedone Општина Пласница, turke Plasnitsa Belediyesi) estas unu el 80 komunumoj de Norda Makedonio. Laŭ la censo de septembro 2021 en la komunumo loĝis entute 4 222 homoj[1][2] sur areo de 54,44 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 78 loĝantoj/km². Administra centro de la komunumo estas la vilaĝo Plasnica.
Loko, priskribo
[redakti | redakti fonton]Ĝi situas en la okcidenta parto de la ŝtato, en la Sudokcidenta regiono. La norda rando de la areo situas en la valo de la rivero Treska je ĉirkaŭ 590 m de alteco. Sude ĝi leviĝas al la montoj Sač kaj Buševa, kie la alteco estas ĉirkaŭ 1700 m.
Laŭlonge de la rivero, la vojo R1303 kondukas de Kičevo al Makedonski Brod.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/0/0a/%D0%9F%D0%BB%D0%B0%D1%81%D0%BD%D0%B8%D1%86%D0%B0_%D0%B2%D0%BE_%D0%9E%D0%BF%D1%88%D1%82%D0%B8%D0%BD%D0%B0_%D0%9F%D0%BB%D0%B0%D1%81%D0%BD%D0%B8%D1%86%D0%B0.svg/220px-%D0%9F%D0%BB%D0%B0%D1%81%D0%BD%D0%B8%D1%86%D0%B0_%D0%B2%D0%BE_%D0%9E%D0%BF%D1%88%D1%82%D0%B8%D0%BD%D0%B0_%D0%9F%D0%BB%D0%B0%D1%81%D0%BD%D0%B8%D1%86%D0%B0.svg.png)
La komunumo konsistas el nur kvar vilaĝoj, kiuj estas:
Plasnica, Dvorci, Lisičani kaj Preglovo.
Najbaraj komunumoj estas:
Opština Makedonski Brod norde, opština Kruševo sude kaj opština Kičevo okcidente.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Laŭ la censo de 2002 loĝis ĉi tie entute 4 545 homoj.
El la suma nombro estis 4 446 turkoj (97,82 %), 34 makedonoj (0,75 %), 20 albanoj (0,44 %) kaj la ceteraj.
Laŭ religio: islamanoj 4.465 (98,23 %) kaj aliaj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Noto
[redakti | redakti fonton]En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Општина Пласница en la makedona Vikipedio.