Orŝultra eŭfonjo
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Orŝultra eŭfonjo, masklo
![]() Orŝultra eŭfonjo, ino
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Euphonia cayennensis (Gmelin, 1789) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
![]() | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Orŝultra eŭfonjo (Euphonia cayennensis) estas specio de birdo de la genro de Eŭfonjoj, kiuj nun estas konsiderata membro de la familio de Fringedoj, sed antaŭe de la Traŭpedoj. Tiu genro enhavas birdojn kiuj estas tipe metalece malhelbluaj supre kaj brilflavaj sube. Kelkaj havas helbluajn makulojn kape aŭ oranĝecajn subajn partojn.
Ĝi troviĝas en Brazilo, Gujanoj, (de kie devenas la latina scienca nomo) kaj Venezuelo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj.
Ĝi estas tre malkutima eŭfonjo, ĉar ĝi estas tute malhelbluega (preskaŭ nigreca) kun ununura kolora marko en flavoranĝaj ŝultroj kio nomigas la specion laŭ komuna nomo. La kruroj estas grizecaj kaj ankaŭ la fortika beko estas nigreca en supra makzelo kaj griza en suba makzelo kaj en baza duono de suba bordo de supra makzelo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Euphonia cayennensis[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 25an de julio 2007.
|