Ora cirklo
Aspekto

Ora cirklo aŭ Ora ringo, rondvojaĝo (Gullni hringurinn en la islanda) estas ŝatata vojaĝa itinero en sudokcidenta kaj suda Islando. Oni povas en unu tago viziti tri de la plej konataj vidindaĵoj de la insulo, elirante el Reykjavík.
La tri plej gravaj vidindaĵoj sur tiu vojo estas:
- la iama islanda parlamenta kunsidejo Þingvellir en la samnoma Nacia parko,
- la geovarma aro Haukadalur kun
- la granda gejsero (nomdonanto de ĉiuj gejseroj),
- la gejsero Strokkur, kiu erupcias en ĉiu ĉirkaŭ 10 minutoj,
- la termofonto Blesi,
- la akvofalo Gullfoss, kies nomo signifas "ora akvofalo" kaj nomdonanto de la nocio Ora cirklo.
Busvojaĝoj el Reykjavík daŭras ĉirkaŭ 8,5 horojn kaj haltas ofte ankoraŭ ĉe la vulkana kratero Kerið.
Sur la areo troviĝas ankaŭ:
- la varmaj fontoj ĉirkaŭ Laugarvatn,
- la iama episkopejo Skálholt.