Oranĝa iktero
Oranĝa iktero | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Oranĝa iktero
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Icterus auratus (Bonaparte, 1850) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Oranĝa iktero aŭ Jukatana iktero (Icterus auratus) estas specio de birdo de la familio de Ikteredoj kaj de ties tipa genro nome Ikteroj kiu enhavas speciojn kiuj montras flavajn kaj nigrajn kolorojn.
Ĝi troviĝas en Belizo kaj en suda Meksiko nome en Jukatano, de kio devenas la alternativa komuna nomo.
Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj kaj tre degraditaj iamaj arbaroj.
Tiu estas birdo, kun ĉefe flava plumaro kun ĝenerala oranĝa nuanco. Maskla plenkreskulo havas malgrandan nigrajn okulmaskon kiel brido el la bekobazo al la okulo, kaj mallarĝan gorĝozonon, kun pli larĝa kunigo de ambaŭ partoj ol ĉe la Nigragorĝa iktero sed ne tiom longa kiom tiu de la menciita iktero. Estas nigraj ankaŭ la vosto kaj la flugiloj kiuj montras ne tre larĝan blankan flugilstrion sed ja kelkajn blankajn plumobordojn tra la tuta flugilo (pro ĉio tio, ĝi estas ege simila al la Jamajka iktero). La nigra masko ege kontrastas kun ĉirkaŭaj tre oranĝaj areoj nome kapo kaj supra brusto, kio nomigas la specion kaj rekte en la komuna nomo kaj metafore en la latina scienca nomo kie auratus signifas precize “oreca”. Dume Icterus aludas al la ĝenerala flava koloro. La beko estas fortika kaj griza (kun eburblanka unua duono de la suba makzelo), dum ankaŭ la kruroj estas grizaj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Icterus auratus[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 26an de julio 2007.
|