Orbiliomycetes
Orbiliomycetes | ||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Orbilia xanthostigma
| ||||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||
Genroj
| ||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||||
Orbiliomycetes[1] estas fungoj el la subfilumo Pezizomycotina.
Karakteristikoj
[redakti | redakti fonton]Fruktokorpoj estas etaj apotecioj (ĝenerale diametro inter 0,2 kaj 2 mm). La himenio havas ofte klabformajn parafizojn. Askoj estas 8-sporaj kelkfoje ankaŭ 16-, 32-, 64- aŭ 128-sporaj. Askosporoj estas senkoloraj kaj senseptaj. Estas ankaŭ konidioforoj kaj konidiosporoj.
Ekologio
[redakti | redakti fonton]Orbiliomycetes vivas en grundo. Ĝi manĝas malvivajn kreskaĵojn kaj iuj specioj kaptas nematodojn kaj iuj specioj manĝas ankaŭ rotaciulojn. Ili povas vivi en ege sekaj medioj.
Ekonomia signifo
[redakti | redakti fonton]Arthobotrys oligospora, Arthrobotrys irregularis aŭ Arthrobotrys robusta estas uzataj kontraŭ nematodoj.
Sistematiko
[redakti | redakti fonton]Estas nur unu ordo Orbiliales kaj nur unu familio Orbiliaceae.
Genroj
[redakti | redakti fonton]Estas tri teleomorfaj genroj :
Dek tri anamorfaj genroj estas ankaŭ priskribitaj :
- Anguillospora
- Arthrobotrys
- Brachyphoris
- Dactylella
- Dactylellina
- Dicranidion
- Dactylosporium
- Dicranidion
- Drechslerella
- Dwayaangam
- Lecophagus
- Tridentaria
- Vermispora
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Hibbett kaj 66 aŭtoroj interalie Klaŭdo Roux: A higher-level phylogenetic classification of the Fungi. In: Mycological research III 509-547 , 2007
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Ning Zhang, Gi-Ho Sung: Orbiliomycetes. Version de la 14-an de januaro 2008 Arkivigite je 2016-03-13 per la retarkivo Wayback Machine, in: The Tree of Life Web Project