Saltu al enhavo

Ordeno (honora)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: ordeno

Ordeno estas distingo aŭ honorigo donita de registaro, korporacio aŭ familio (reĝa aŭ nobela) al individuo, kutime kiel maniero distingi lin aŭ ŝin por servo al nacio aŭ homaro - en pli vasta senco, ĉiuj homoj tiel distingitaj konsistigas societon de aparte meritplenaj personoj. La modernaj ordenoj havas sian rektan precedencon en la kavaliraj ordenoj, kiu siavice derivis de la historiaj armeaj ordenoj kreitaj kiel societoj de kavaliroj en la kunteksto de la krucmilitoj.

Dum la renesanco, la plej multaj eŭropaj monarkoj fondis unu aŭ plurajn kavalirajn ordenojn por rekompenci civilajn meritojn kaj servojn sed ĉefe ili celis armeajn oficirojn.

Kelkaj el la plej altaj modernaj eŭropaj honoroj estas tiaj korporacioj, kiel ekzemple la Ordeno de la Ĝartero de Britio aŭ tutformale la Unuiĝinta Reĝlando, la Ordeno de la Ora Ŝaffelo de Hispanio kaj la Habsburga dinastio, la Ordeno de la Elefanto de Danio kaj la Ordeno de la Kardo el Britio.

Nuntempe, kiam multaj monarkioj estis renversitaj, la plej multaj ordenoj estas administrataj kaj atribuataj fare de la ŝtatoj sendepende de sia sistemo de registaro.

La ordenoj, ankaŭ pro sia origino, kutime havas hierarkian strukturon, organizitan en diversajn kategoriojn, ĝenerale nomatajn "gradoj". La plej oftaj gradoj estas kutime, en kreskanta ordo de graveco: medalo, simpla krucokavalira kruco, oficira kruco, insigno de komandanto, grandkruco kaj koliero (kiu baze estas simple dekora kolĉeno). Estas ornamadoj kiuj havas plurajn klasojn, sed ĉi tiuj estas klasifiko de la agoj aŭ servoj rekompencitaj kaj ne establas hierarkion inter iliaj posedantoj.

Ordenoj kutime havas estraron, internan aŭtoritaton, nomitan la registaro de la ordo. La renkontiĝo de la kavaliroj, konsilistoj kaj aliaj membroj de iuj ordenoj por diskuti la komunajn aferojn estas ofte nomata "ordena ĉapitro", fakte asembleo. La ordonoj kiuj estas aŭ estis donitaj de socialismaj ŝtatoj, malhavas tian registaron kaj asembleon.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • La unua versio de tiu ĉi teksto ekestis la 5-an de junio 2024 baze laŭ modelo de la enkonduka ĉapitro de la koncerna hispanlingva teksto de tiu tago.