Saltu al enhavo

Oregona teritorio

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oregona teritorio
Historia-geografia regiono
teritorio de Usono, eksa administra teritoria unuo [+]

LandoUsono
RegionojVaŝingtonio, Oregono
- koordinatoj45° 30′ 0″ N, 117° 0′ 0″ U (mapo)45.5-117Koordinatoj: 45° 30′ 0″ N, 117° 0′ 0″ U (mapo)


Oregona teritorio (Tero)
Oregona teritorio (Tero)

Oregona teritorio (Usono)
Oregona teritorio (Usono)
DEC

Map
Oregona teritorio
Vikimedia Komunejo:  Oregon Territory [+]
vdr
Stampilo de la Oregona teritorio.

La Oregona teritorio (anglalingve Oregon Territory) estis oficiale kreita laŭ akto de la Usona Kongreso je la 14-a de aŭgusto 1848, el la parto de la Oregona lando situanta sub la 49-a norda paralelo (konforme al la Oregona traktato de 1846). Tiu apartigo ĉesigis la malkonkordon inter Britio kaj Usono pri tiu teritorio. La Oregona teritorio ekzistis ekde 1848 ĝis la 14-a de februaro 1859, kiam Oregono fariĝis usona ŝtato.

La Oregona teritorio estis pli vasta ol nuna Oregono : ĝi tute kovris Idahon, Oregonon kaj Vaŝingtonion, sed ankaŭ etendiĝis sur partoj de la nunaj Montano kaj Vajomingo. En 1853, la parto de la teritorio lokita norde la rivero Kolumbio kaj norde de la 46-a paralelo estis organizita kiel aparta, Vaŝingtonia teritorio.

La unua ĉefurbo de la Oregona teritorio estis Oregon City. Ĝi pliposte fariĝis Salem en 1851.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]