Organo
Aspekto
(Alidirektita el Organo (biologio))
La organo estas distingebla regiono de ĉeloj en multĉela organismo, kiuj faras distingeblan funkcion. Organoj en la homa korpo inkluzivas la koron, pulmojn, cerbon, stomakon, lienon, pankreason, renojn, hepaton, intestojn, uteron, vezikon, ktp. Kelkaj konsideras la haŭton esti la plej granda organo en la homa korpo.
Plantorganoj
[redakti | redakti fonton]Plantorgano estas funkcia, sed ne nur morfologia klasigebla parto de la planto. Unuarange tio estas la diversaj tigaj-, foliaj- kaj radiktipoj kaj ties partoj krome ties metamorfozoj.
La plantorganoj servas al la jenaj ĉefaj taskoj
- ŝtofinterŝanĝo,
- substanc-/energistokado,
- metabolismo,
- datentransigo (ekscittransigo, ekscitprezento) kaj
- fizika separiĝo kontraŭ la medio.
Tigo
[redakti | redakti fonton]- vaskulaj faskoj, por la transporto de akvo kaj nutraĵoj
- ŝelo kiel mekanika protekto
- filokladio metamorfozo de la tigo cele al la fotosintezo
Folio
[redakti | redakti fonton]- florfolioj cele al la seksa reproduktado
- folioj por la fotosintezo
Radiko
[redakti | redakti fonton]- tuberoj kiel rezervorganoj
- aktinorizo por kreo de ejo por nitrogenfiksantaj bakterioj
- radikharoj por adsorbi akvon kaj nutraĵojn