Saltu al enhavo

Aktinorizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Aktinorizo estas la nomo de nodetoj ĉe la radikoj de certaj angiospermaj plantoj, kiuj vivas en simbiozo de tiuj plantoj kun Nitrogen fiksantaj bakterioj de la specio Frankia alni.[1]

Aktinoriza-planto

[redakti | redakti fonton]
la griza alno (Alnus incana) estas mezeŭropa mikoriza planto.
la mardorno (Hippophae rhamnoides) estas tipa pionira planto.
Dryas octopetala estas alpa arbusto.

Escepte de la herba genro Datisca ĉiuj aktinoriza planto estas arbojarbusto. Multaj el ili estas pioniraj plantoj en fruaj stadioj de la ekloĝado. Ofte ili estas la unuaj plantoj kiuj rekreskas en vivejo kiel unuaj plantoj. Kelkaj tiaj plantoj estas specialigitaj al ekstremaj vivejoj, kiel inundaj areoj, varmaj aridaj aŭ duonaridaj regionoj aŭ rokaj kreskejoj. La planoj povas fiksi 240 ĝis 350 kg pro Hektar und Jahr betragen.

Aktinorizo estas konata de 24 genroj el ok familioj en tri ordoj[2]:

La plantoj ofte estas uzataj de homoj por resanigi grundojn, kiel bruligno por resanigi marbordojn kaj riverbordojn kaj por malhelpo de dezertiĝado.

Radiknodetoj

[redakti | redakti fonton]
radikndetoj de nigra alno
radiknodetoj - detajla aspekto
radiknodetoj - kversekco

La simbiozaj radiknodetoj malsamas anatomie de la radiknodetoj de la legumiozoj. Aktinorizo-nodetoj havas centran faskon. Ĉirkaŭ ĝi estas la infektita histo kun la bakterioj. Tiu siaflanke estas envolvita de arbŝela parenkimo. La nodetoj estas modificitaj flankradikoj. Ili ne estas determinitaj, do ili havas teorie senfinan kreskon. Ĉe la pinto de la nodetoj troviĝas ŝospintan meristemon, el kiu evoluiĝas la nodetan parenkimon. Al la meristemo allimas zonon de neinfektitaj ĉeloj al kiuj ankoraŭ mankas la tipajn vesiklojn (infektozono). En la centra zono troviĝas du ĉeltipoj: maturaj infektitaj ĉeloj kun vesikloj. En tiuj okazas la nitrogena fiksado. La dua ĉeltipo estas ne infektitaj ĉeloj, kiuj verŝajne asimiliĝas la fikitan nitrogenon kaj respondecas pri la interŝanĝo de karbono.[3].[4][5]

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • L. G. Wall: The Actinorhizal Symbiosis. Journal of Plant Growth Regulation, 2000, Band 19, S. 167-182. COI:10.1007/s003440000027

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Matthias Schaefer: Wörterbuch der Ökologie. 4. Auflage, Spektrum Akademischer Verlag, Heidelberg, Berlin 2003. ISBN 3-8274-0167-4, p. 10.
  2. Wall, L.: The actinorhizal symbiosis. In: J. Plant Growth Regul., 2000, Vol. 19, paĝoj 167 - 182, COI:10.1007/s003440000027.
  3. Vessey, J.K. et al.: Root-based N2-fixing symbioses: Legumes, actinorhizal plants, Parasponia sp. and cycads.. In: Plant and soil, 2004, Vol. 266, Seite 205-230.
  4. Hocher, V. et al.: Expressed sequence-tag analysis in Casuarina glauca actinorhizal nodule and root.. In: New Phytol., 2006, Vol. 169, Seite 681-8 (online)[rompita ligilo]
  5. Gherbi, H. et al.: SymRK defines a common genetic basis for plant root endosymbioses with arbuscular mycorrhiza fungi, rhizobia, and Frankia bacteria.. In: PNAS, 2008, Vol. 105, Seite 4928-32, (online)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]