Ramnacoj
Aspekto
(Alidirektita el Rhamnaceae)
Ramnacoj | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
ramno Rhamnus L. | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
La ramnacoj[2] (latine Rhamnaceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo rozaloj (Rosales). Ĝi enhavas ĉirkaŭ 50 genrojn kaj preskaŭ 850 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas ramno[2].
Tiuj plantoj disvastiĝis surmonde, ŝatas la tropikojn. Ili estas arboj aŭ arbedoj (krom Crumenaria). La ŝosoj ofte modifiĝis al dorno (kristodorno).
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (23 maj. 2020)[1],[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[4]:
- Angiospermae - angiospermoj
- Rosales Bercht. & J.Presl - rozaloj
- Rhamnaceae Juss. - ramnacoj
- Adolphia Meisn. - adolfio
- Alphitonia Reissek ex Endl. - alfitonio
- Alvimiantha Grey-Wilson - alvimianto
- Ampelozizyphus Ducke - ampelozizifo
- Araracuara Fern. Alonso - ararakuaro
- Auerodendron Urb. - aŭerodendro
- Bathiorhamnus Capuron - batioramno
- Berchemia Neck. ex DC. - berkemio
- Berchemiella Nakai - berkemielo
- Blackallia C.A. Gardner - blakalio
- Ceanothus L. - ceanoto
- Chaydaia Pit. - ĉajdajo
- Colletia Comm. ex Juss. - koletio
- Colubrina Rich. ex Brongn. - kolubrinao
- Condalia Cav. - kondalio
- Condaliopsis (Weberb.) Suess. - kondaliopso**
- Cormonema Reissek ex Endlicher - kormonemo
- Crumenaria Mart. - krumenario
- Cryptandra Sm. - kriptandro
- Discaria Hook. - diskario
- Doerpfeldia Urb. - derpfeldio
- Emmenosperma F. Muell. - emenospermo
- Frangula Mill. - frangolo[5]
- Gouania Jacq. - guanio
- Granitites Rye - granitito
- Helinus E. Mey. ex Endl. - helino
- Hovenia Thunb. - hovenio
- Johnstonalia Tortosa - ĵonstonalio
- Karwinskia Zucc. - karvinskio
- Kentrothamnus Suess. & Overkott - kentrotamno
- Krugiodendron Urb. - krugiodendro
- Lasiodiscus Hook. f. - laziodisko
- Maesopsis Engl. - maezopso
- Nesiota Hook. f. - nezioto
- Noltea Rchb. - nolteo
- Ochetophila Poepp. ex Endl. - oketofilo*
- Paliurus Mill. - paliuro
- Phylica L. - filikao
- Pomaderris Labill. - pomadero
- Reissekia Endl. - rejsekio
- Retanilla (DC.) Brongn. - retanilo
- Reynosia Griseb. - rejnozio
- Rhamnella Miq. - ramnelo
- Rhamnidium Reissek - ramnidio
- Rhamnus L. - ramno[2]
- Sageretia Brongn. - saĝeretio
- Sarcomphalus P. Browne - sarkomfalo
- Scutia (Comm. ex DC.) Brongn. - skutio
- Spyridium Fenzl - spiridio
- Trevoa Miers ex Hook. - trevoo
- Trichocephalus Brongn. - trikocefalo
- Trymalium Fenzl - trimalio
- Ventilago Gaertn. - ventilago
- Ziziphus Mill. - zizifo[6]
- Rhamnaceae Juss. - ramnacoj
- Rosales Bercht. & J.Presl - rozaloj
- *genro akceptita en TPL sed ne en WFO, kiu tamen akceptas ĝiajn speciojn.
- **genro akceptita en WFO sed ne en TPL. Tamen laŭ WFO, estas neniu akceptita specio en ĝi.
Gravaj genroj kaj specioj
[redakti | redakti fonton]- ramno (Rhamnus) estas genro de arbedoj aŭ malgrandaj arboj kun ovalaj aŭ elipsaj folioj kaj malgrandaj periginaj, kvar- aŭ kvinnombraj, verdecaj aŭ blankecaj, ne tre okulfrapaj floroj. Ili havas la frukton de drupo kun 2-4 kernoj.
- alaterno (Rhamnus alaternus) estas Sud-Eŭropa daŭrafolia arbedo kun malhele verdaj, brilglataj folioj memorigintaj pri tiuj de evonimo.
- frangolo (Rhamnus frangula) estas arbo aŭ arbedo kun ovalaj folioj, kvinnombraj duseksaj floroj, pirograndaj ruĝaj-purpuraj-nigraj fruktoj. La ŝelo de la branĉoj uzatas kiel laksiga medikamento.
- zizifo (Zizyphus): tropikaj aŭ subtropikaj arboj kaj arbedoj kun tre sukerhavaj drupoj, pro kiuj pluraj specioj estas kulturataj.
- jujubzizifo (Zizyphus zizyphus): arbedoj aŭ malgrandaj arboj tropikaj aŭ subtropikaj, kies tre sukerhavaj prunograndaj drupoj (jujuboj) estas manĝeblaj krudaj, sekigitaj aŭ konfititaj kaj estas uzataj kiel popola kuracilo kontraŭ tusado.
- lotusozizifo (Zizyphus lotus): nordafrika arbo, al kiu oni atribuas lotusfrukton, kiu laŭ la greka legendo forgesigis la patrolandon al la homoj, kiuj ĝin manĝis.