Orienta Eŭropo

Orienta Eŭropo | ||
---|---|---|
Mondregiono | ||
regiono [+] | ||
- koordinatoj | 49° 0′ 0″ N, 31° 0′ 0″ O (mapo)4931Koordinatoj: 49° 0′ 0″ N, 31° 0′ 0″ O (mapo) | |
Loĝantaro | 281 001 328 [+] (2023) | |
![]() |
||
Orienta Eŭropo | ||
![]() |
||



Orienta Eŭropo estas precize la orienta regiono de la kontinento Eŭropo; temas pri geografia vorto. Tamen, la divido de Eŭropo en okcidenta kaj orienta variis gravege laŭlonge de la historio.
Maniero analizi tion estas priatenti kio estas konsiderebla centro de Eŭropo (aŭ Mitteleuropa laŭ disvastigata germana esprimo). Inter la jaroj 1945 kaj 1989 respektive 1991, kiam pluraj ŝtatoj en centra Eŭropo estis satelitaj ŝtatoj kaj vole-nevole komunismaj aliancanoj de la Sovetunio, landoj kiel Hungario aŭ Pollando klare apartenis al la "Orienta Bloko" kaj konsideriĝis orienteŭropaj; male nuntempe tiuj proklamas sian centrecon kontraŭ la eksaj sovetaj respublikoj.
La Statistika Servo de la Unuiĝintaj Nacioj difinis Orientan Eŭropon antaŭ 1989 kiel la aron de la jenaj ŝtatoj:
Belorusio
Bulgario
Ĉeĥio
Orienta Germanio
Hungario
Moldavio
Pollando
Rumanio
Rusio
Slovakio
Ukrainio
Krome pliaj ŝtatoj estis Respublikoj de Sovetunio en du specifaj regionoj, nome Baltio kaj Kaŭkazo, kaj foje estas klasitaj kiel parto de Orienta Eŭropo rilate politikan historion; pri geografio la unua regiono estas klare eŭropa, la dua estas intermeza inter Azio kaj Eŭropo:
Krome la difino de Orienta Eŭropo laŭ iuj aŭtoroj ampleksiĝis inkludante aliajn ekssocialismajn ŝtatojn, geografie apartenantaj al la sudoriento de la kontinento kaj al la Balkana duoninsulo, kaj la Kaŭkazaj lando, kiuj estas geografie interaj inter Eŭropo kaj Azio:
Albanio
Bosnio kaj Hercegovino
Nord-Makedonio
Montenegro
Serbio
Kroatio
Slovenio
Azerbajĝano
Armenio
Kartvelio
Nuntempe "Orienta Eŭropo" kontraste al Mezeŭropo, la tri ŝtatoj de Baltio (kiuj konsideras sin parto de Norda Eŭropo kaj Sudorienta Eŭropo restas "nur" la tri ŝtategoj
Belorusio
Rusio (okcidente de la montaro Uralo) kaj
Ukrainio, plus lime inter orienta kaj sudorienta Eŭropo la (kulture rumania) ŝtato
Moldavio.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- la difinon de Orienta Eŭropo laŭ la Geoskemo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Eŭropo