Orkapa kecalo
Orkapa kecalo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Orkapa kecalo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Pharomachrus auriceps (Gould, 1842) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Orkapa kecalo (Pharomachrus auriceps) estas belkolora birdo indiĝena de Sudameriko kaj apartenanta al la familio de Trogonedoj.
Aspekto kaj kutimoj
[redakti | redakti fonton]Maskloj kaj inoj estas proksimume samgrandaj, ĝis 35cm longaj kaj 160g pezaj kiel plenkreskuloj. Masklaj plenkreskuloj estas brilverdaj kun orkolora nuanco ĉe kapo, nigraj flugiloj kaj brilruĝa ventro; inoj estas iome pli senkoloraj laŭŝajne. La bekoj estas flavaj. Ili estas solemaj, laŭ sezono monogamiaj birdoj kiuj kunzorgas la kovoperiodon de la du ovoj dum 18 tagoj kaj la manĝigado de la idaron dum zorgoperiodo de 25 ĝis 30 tagoj antaŭ elnestiĝo.
Habitato
[redakti | redakti fonton]La Orkapa kecalo loĝas el Panamo suden, tio estas en Kolombio, Venezuelo, Ekvadoro, Peruo kaj ĝis Bolivio. Ili loĝas humidajn, montetajn, arbarajn areojn kaj tipe nestumas en arbotruoj. La dieto konsistas ĉefe el fruktoj kaj insektoj, kun eventualaj etaj lacertoj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International (2004). Pharomachrus auriceps. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11 Majo 2006. Ne minacata
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Houston Zoo kun foto Arkivigite je 2006-01-01 per la retarkivo Wayback Machine 18a Oktobro, 2005
- Filmoj de orkapa kecalo[rompita ligilo] ĉe Interreta Birdokolekto; 18a Oktobro, 2005