Saltu al enhavo

Orkrona regolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Orkrona regolo


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Regoledoj Regulidae
Genro: Regolo Regulus
Specio: Orkrona regolo
Regulus satrapa
(Lichtenstein,1823)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Orkrona regolo estas tre eta paseroforma birdo de Norda Ameriko. Ĝi estas membro de familio regoledoj, kies scienca nomo Regulidae devenas el la latina vorto regulus aŭ "eta reĝo" aŭ princo, kaj derivas el la koloraj kronoj de plenkreskuloj, kaj apartenas al la malpligrandaj birdoj de paseroforma grupo.

Plenkreskuloj estas olive-griza supren, blanka suben, kun maldika beko kaj kun mallonga vosto. Ili havas blankan zonon sur flugiloj, nigra stripeto tra okuloj, kaj flava krono sur kapo ĉirkaŭita per nigra koloro. La plenkreskaj virseksuloj havas oranĝan makulon en la mezo de la flava korono.

La birddo loĝas en koniferaj arbaroj tra Kanado, nordorienta kaj okcidenta Usono, Meksiko kaj Centra Ameriko. Nordaj birdoj migradas al Usono. Iuj birdoj estas nemigrataj en bordaj regionoj en la sudaj partoj de ĝia troviĝo. Nordaj birdoj restadas pli norde vintre, ol Rubenkrona regolo.

Ĝi nestas en bonkvalite plekta nesto kiu aspektas kiel taso kaj estas enplektita inter penditaj branĉetoj de arbo.

Ĝi serĉadas aktive insektojn, insektovojn, araneojn en arboj kaj arbedoj.

La birdo resonas per serio de altintenzaj sonoj je unu noto.

Referencoj (angle)

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]