Ortoklazo
Aspekto
Ortoklazo | |
---|---|
Ĝeneralaĵoj | |
Ĥemia formulo | KAlSi3O8 |
Klasado de Strunz | 9.FA.30 |
Identeco | |
Koloro | senkolora, verdeta, grizflava, blanka, roza |
Mohs-skalo | 6 |
Specifa denso | 2,55–2,63 |
En mineralogio, la ortoklazo estas silicihava mineralo, kiu formiĝas en vulkana petro.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Ortoklazo estas ofta komponanto de granito kaj aliaj vulkanaj petroj. Tipe, ortoklaso okazas kune kun albito.
Ortoklazo estas unu el la 10 difinantaj mineraloj de la Mohs-skalo; laŭdifine, ĝia malmoleco estas 6.
-
Ortoklaso el Slovakio
-
Ortoklaso el Portugalio
-
Adulario
-
Lunŝtono
Uzoj
[redakti | redakti fonton]Oroklazo estas materialo por farado de vitro kaj kelkaj ceramikaĵoj.
La travidebla formo de ortoklazo nomiĝas adulario; gema adulario ankaŭ nomiĝas lunŝtono. Ĝi estas la ŝtata gemo de Florido.
Etimologio
[redakti | redakti fonton]La termino ortoklazo devenas de ὀρθός orthós “rekta, orta” kaj κλᾰ́σῐς klásis “rompo”, ĉar la angulo inter la du klivebenoj de ortoklazo estas orta.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Orthoclase (angle). Mindat.org.