Orvireo
Orvireo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Orvireo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Vireo hypochryseus (P.L. Sclater, 1862) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Orvireo (Vireo hypochryseus) estas specio de birdo de la familio de Vireedoj kaj genro de Vireoj, kiuj estas malgrandaj paserinoj de Ameriko, de koloroj olivverdecaj al sablokoloraj. Ĝi estas endemia de Meksiko. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj kaj ankaŭ humidaj arbaroj de malaltaj teroj. Ĝi loĝas en deklivoj de montaroj, kanjonoj kun arbustaro, sekaj arboj kaj arbaroj ĉe rojoj. Nur okcidente de Meksikio, en la deklivaro de Pacifiko el sudo de Sonora ĝis Oaxaca kaj la insuloj Tres Marías.
Ĝi estas 14 cm longa. Temas pri malgranda vireo brila kaj verdeca kun superokula strio brilflava kaj la subaj partoj tute flavaj malkutime ĉe vireoj. Ĝi ne havas tre markatajn la flugilstriojn. La hegemonia flava koloro nomigas la specion ankaŭ en la latina scienca nomo kie hypochryseus estas kunmetaĵo de du radikoj el la antikva greka kiu signifas precize “tre oreca”.
La nesto estas sakoforma kaj pendita el branĉo en forko. La ino demetas 2 al 5 blankajn ovojn kun brunaj makuloj. La kovado estas de 11 al 13 tagoj; la idoj restas en la nesto dum 13 tagoj antaŭ elnestiĝo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Vireo hypochryseus[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 27an de julio 2007.
|