Os [us] estas eksa komunumo kaj urbeto apud la fjordoHardanger en Norvegio. Ĝi administre apartenas al la provinco Vestland - ĝis 2019 ĝi apartenis al pli malgranda provinco Hordaland, kajMidthordland . Laŭ la stato de 2016 en la komunumo vivis 19 742 loĝantoj sur areo de 139,58 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 141 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun komunumo Bergen, Samnanger, Fusa, Tysnes kaj Austevoll. Ekde 2020 Os kaj la najbara eksa komunumo Fusa konsistigas novan komunumon Bjørnafjorden.
En Os loĝas interalie la esperantista parto Jelena (alinome Suneto, el Ĉuvaŝio) kaj Ulf Lunde kun filo; Ulf, aktiva membro kaj foje estrarano de la Norvega Esperantista Ligo, aktivas en Vikipedio je la nomo verdlanco.