Osmo
Aspekto
Osmo estas finna vira persona nomo. Ĝi aperas en Kalevala, kie ĝi signifas "juna viro". La nomon oni uzis ekde la 1880-aj jaroj. Nomtago de Osmo en Finnlando estas la 11-a de majo.
Famaj portantoj de la nomo
[redakti | redakti fonton]- Osmo Buller, esperantisto, Ĝenerala Direktoro kaj iama estrarano de UEA
- Osmo Ikola, filologo
- Osmo Pekonen, matematikisto
- Osmo Tapio Räihälä, komponisto
- Osmo Soininvaara, politikisto, iama membro de la finna registaro
- Osmo Vänskä, orkestrestro