Ossau-Iraty
Aspekto
Ossau-Iraty | |
---|---|
Ŝtato | Francio |
Deveno | Eŭskio |
Alto | 6-12 cm |
Pezo | 2000-3000 g |
Origino | ŝafa lakto |
Produkta certifikado | Nomo de Regata Origino |
Ossau-Iraty estas franc-eŭska kaj de Bearno fromaĝo, farita el ŝafa lakto. Ĝi produktiĝas en tre bone markita teritorio de la departemento Pyrénées-Atlantiques kaj en malgranda parto de la departemento Hautes-Pyrénées. Ĝi profitas protekton Nomo de Regata Origino el 1980. Ties nomo devenas el Montopinto Midi d'Ossau, kiu superstaras la valon Ossau, en Bearno, kaj el arbaro Irati, nome unu el la plej grandaj fagaroj de Eŭropo, ĉe la franc-eŭskaj montoj.