Ostrý Kámen
Ostrý Kámen | |
germane Rausenstein | |
vilaĝo | |
Kapelo
| |
Oficiala nomo: Ostrý Kámen | |
Ŝtato | ![]() |
---|---|
Regiono | Regiono Pardubice |
Distrikto | Distrikto Svitavy |
Administra municipo | Karle |
Historiaj regionoj | Bohemio, Moravio |
Parto de | Hřebečsko |
Montaro | Svitava montetaro |
Domoj | 29 (2011) |
Situo | Ostrý Kámen |
- koordinatoj | 49° 45′ 22″ N 16° 23′ 30″ O / 49.75611 °N, 16.39167 °O (mapo) |
Katastro | 3,75 km² (375 ha) Ostrý Kámen |
Loĝantaro | 88 (2021) |
Denseco | 23,47 loĝ./km² |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 568 02 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
![]() | |
![]() |
Ostrý Kámen (germane Rausenstein) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de municipo Karle en distrikto Svitavy. Ĝi troviĝas 4 km okcidente de Svitavy kaj ties katastra teritorio etendiĝas sur ambaŭ flankoj de historia bohemia-moravia landa limo. En la jaro 2011 ĉi tie estis registritaj 29 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 88 loĝantoj.
Ostrý Kámen estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 3,75 km².
Historio
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo estis antaŭe administre dividita en du partojn, sed kiuj havis la saman ĉeĥan nomon Ostrý Kámen. La malpli granda okcidente situanta parto apartenas en Bohemion, en la germana lingvo oni markis ĝin kiel Böhmisch Rausenstein kaj kreas ĝin orientigaj numeroj de domoj 14, 15, 16 kaj 21. Tiu ĉi parto estis domaro de municipo Karle kaj ĝi ne havis la propran katastran teritorion. La pli granda oriente situanta parto apartenas en Moravion, germane ĝi estis markata kiel Mährisch Rausenstein kaj ĝi kreis memstaran municipon, kies katastra teritorio havis areon 291 hektaroj.
Ambaŭ partoj situis en teritorio de la plej granda germana lingva insulo sur teritorio de hodiaŭa Ĉeĥa respubliko - la tn. Hřebečsko. Post Munkena interkonsento tial estis ambaŭ Ostrý Kámen enmembrigitaj en Nazian Germanion kaj en la jaro 1939 en ties kadro envicigitaj en nazian regionon Sudetenland kiel konsisto de Opava registara rondo. Post fino de la dua mondmilito ili denove fariĝis konsisto de la liberigita Ĉeĥoslovakio. Somere de la jaro 1953 okazis al forŝiro de la bohemia parto de Ostrý Kámen de la katastra teritorio Karle kaj ties kunigo kun la moravia parto.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 183 |
1880 | 184 |
1890 | 187 |
1900 | 185 |
1910 | 169 |
1921 | 166 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 171 |
1950 | 91 |
1961 | 83 |
1970 | 80 |
1980 | 89 |
1991 | 81 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 82 |
2011 | 71 |
2021 | 88 |
Interesaĵo
[redakti | redakti fonton]En la bohemia parto de la katastro troviĝas ventoelektrejo, ensumiganta tri ventoturbinoj.
|