Oswald Putzer
Oswald PUTZER (naskiĝinta la 10-an de septembro 1912 en Mittersill, mortinta la 14-an de junio 1983 en Zell am See) estis aŭstra pedagogo, pentristo, lernejestro en Saalfelden kaj distrikta lernejinspektisto por Pinzgau. Patro lia Vinzenz Putzer estis estinta samofica inspektisto.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Post frekvento de lernejoj en Saalfelden, Feldkirch kaj Salcburgo li trapasis la abiturientan ekzamenon en 1931 ĉe la Porinstruista seminario de Salcburgo. Poste instruadis li en diversaj bazlernejoj en Pongau kaj en la salcburga kvartalo Gnigl. En 1935 li interrompis sian deĵoron por studi arton dum kelkaj semestroj ĉe Akademio de Belartoj de Vieno kaj ĉe privataj atelieroj vienaj; poste li ekzameniĝis kiel edukisto por artoj (desegnado, geometrio, arta manlaboro, kaligrafio) kaj reiris Salcburgion. Ekde 1937 li ree instruistis interrompite de soldatado dum la Dua mondmilito en negimnaziaj mezlernejoj de Radstadt kaj Zell am See. Inter 1950 kaj 1968 li estis en Saalfelden estro de la mezlernejo negimnazia Hauptschule Saalfelden-Markt. De la 1.1.1969 ĝis pensiiĝio en 1977, Putzer estis distrikta ĉefinspektoro pri publika edukado.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/8/86/%22Der_Traum_vom_Ritzensee%22%2C_Aquarell_von_Oswald_Putzer%2C_1953.jpg/220px-%22Der_Traum_vom_Ritzensee%22%2C_Aquarell_von_Oswald_Putzer%2C_1953.jpg)
En Saalfelden li estis dum multaj jaroj gvidanto de la frakcio de Aŭstra Popola Partio en la urba konsilio de Saalfelden: tie li ege engaĝiĝis pri la malfermo de la artefarita marĉa naĝlago Ritzensee kiel ripozumejo kaj la societo muzea Museumsverein. Dum multaj jaroj estis li ĉefkuratoro de Kastelo Ritzen.
Honoroj
[redakti | redakti fonton]Oswald Putzer estis honora membro ĉe multaj societoj, i.a. de la kultura Museumsverein, de la vira koruso Männerchor kaj de la porfremdultrafika Verschönerungsverein). Li ricevis plurajn medalojn, i.a. fare de Salcburgio Silbernes Verdienstzeichen des Landes Salzburg aŭ fare de la magistrato de Saalfelden Ehrenring der Stadt Saalfelden. Li rajtis nomumiĝi Regierungsrat kaj Oberschulrat.
Skribaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Schulen im Pinzgau: Eine Dokumentation über Bildungseinrichtungen mit Schwerpunkt der Entwicklung des Pflichtschulwesens im Zeitraŭm von 1945–1975. Zell am See (Bezirksschulrat Zell am See) 1977.
- Kirche und Pfarre Saalfelden, eldonis dekanuja buroo de Saalfelden, 1981
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- pri Putzer ĉe SalzburgWiki
- lerneja kroniko de la elementa lernejo de Uttendorf
- nekrologo sur kronika paĝaro de Leogang